Diskuto:Magnetoskopo

magnetoskopo - ĉu taŭgas la vorto? Por mi ĝi sonas tre antikve
P.Fiŝo 08:11, 2. Nov 2006 (UTC)

Kio ne plaĉas al vi??? La vorto estas PIV-a, eĉ komenco de la artikolo estas citaĵo el PIV Sxak 13:50, 11. Dec 2007 (UTC)

Mi dum 28 jaroj da esperantlingveco neniam aŭdis tian vorton en Esperanto, kvankam mi konas tiuspecan vorton en la franca - al mi tiu esperanta vorto do aspektas francisma neologismo. Dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento mi en Esperanto perceptis paralele la vortojn "video/videilo" (laŭ modelo de la angla kaj germana lingvoj)kaj "vidbendo/vidbendilo" (pli origine esperanta), ekde la fino de la 80-aj jaroj nur la duan vortoparon.
ThomasPusch 14:46, 12. Nov 2006 (UTC)

Ankaŭ mi dum miaj 20 jaroj de esperantismo ne aŭdil la vorton.--P.Fiŝo 08:30, 17. Nov 2006 (UTC)

Terure, ĉu jam 'DVD-skopo'!!! --P.Fiŝo 06:31, 11. Dec 2007 (UTC)

Normala vorto. Ŝajnas ke eĉ PIV-a. Mi kontrolos hejme

Tio estas verŝajne unu el la "vaste uzataj" vortoj. Strange, ke oni ne konis ĝin en Sovet-Unio. Piechjo 08:58, 12. Dec 2007 (UTC)

Aĥ, mi vidis en Guglo kaj 'magnetoskopo' aperas kiel franca neologismo. Dankon, francoj, pro savi Esperanton de angle odoraj vortoj... Piechjo 09:01, 12. Dec 2007 (UTC)

Vi pravas, Piechjo, 'magnetoskopo' estas NPIV-a vorto kaj (kio estis tute eke por mi) eĉ estas sufikso '-skop-'. Kaj ankaŭ vi pravas, ke por eksSovetianoj 'magnetoskopo' estas suspektinda vorto. Ni uzas anglolivedivenajn vortojn kaj por 'magnetoskopo' kaj por 'DVD-skopo'. Kaj same mi diras denkon al francoj. --P.Fiŝo 10:20, 12. Dec 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Magnetoskopo".