Diskuto:Malnova Urbo (Jerusalemo)

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Super nabla in topic Urba mapo

Urba mapo redakti

Mi proponas alŝuti la ĉitiean alkroĉitan dosieron Jerusalem_Old_City_location_map.png por uzo de la parametro "situo sur mapo"

Sj1mor (diskuto) 16:47, 20 okt. 2023 (UTC)Reply

@Sj1mor: Mi ne ŝatas la formaton PNG de la mapo. Pli bonaj estus la SVG-aj, kiel la jena: Dosiero:Jerusalem_Jewish_Quarter_map_de.svg. La bildoj en formato SVG (male al la PNG-aj) estas ankaŭ facile tradukeblak al Esperanto. —Supernabla🪰 20:06, 20 okt. 2023 (UTC)Reply
Vidu ankaŭ: Dosiero:Map_of_the_Old_City_of_Jerusalem.svg. Aliaj bildoj troviĝas ĉe c:Category:Maps_of_the_Old_City_of_Jerusalem. —Supernabla🪰 20:10, 20 okt. 2023 (UTC)Reply
Bone, do kiel oni povas uzi ĝin por doni kiel parametro al "situo sur mapo"? Sj1mor (diskuto) 20:31, 20 okt. 2023 (UTC)Reply
Ordinare, oni kreas ŝablonon titole «Situo sur mapo Israelo Jerusalemo». Tamen, en ĉi tiu kazo estas iom pli malfacile, ĉar surbaze de ISO 3166-2:IL ekzistas ankaŭ distrikto nome «Jerusalemo» (kun kodo IL-JM), do la titolon Ŝablono:Situo sur mapo Israelo Jerusalemo ni uzu por la distrikto, ne por la urbo (vidu ankaŭ: Ŝablono:Info ISO-3166-2:IL-JM). Eble, oni povus krei ion kiel Ŝablono:Situo sur mapo Israelo Malnova Urbo (Jerusalemo). Eble provu fari tion: se la titolo ne ĝustas, ni alinomos ĝin poste.
Jen kelkaj ideoj. Kiam mi havos tempon, mi klopodos helpi.
En ĉi tiu kazo, la traduko de la bildo bezonas programon. Mi povas traduki tion iom poste. —Supernabla🪰 12:44, 21 okt. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Malnova Urbo (Jerusalemo)".