Diskuto:Marine Galstyan

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

@Rei Momo: Se vi vidas la informkeston, tie estas listo da kunlaboraĵoj, precipe teatraĵoj

Puphejmo ❦
Antigone ❦
Onklo Vanja ❦
La mevo ❦
Sen eliro ❦
Un posto al sole ❦
Pericolosamente ❦
Edziĝpropono ❦

Sed en la teksto estas nenio pri tiuj teatraĵoj. Nur "Un posto al sole ❦" aperas sub la rubriko "televido". Ĉu vi ne volus aldoni la liston "teatraĵoj", kiu estas en la itala vikipedio? ThomasPusch (diskuto) 00:12, 18 feb. 2024 (UTC)Reply


Kara ThomasPusch, I added the voci Theatre in Marine Galstyan,.

Dankon for your help, see you soon. Rei Momo (diskuto) 16:52, 18 feb. 2024 (UTC)Reply

@Rei Momo: La ĉapitro teatro en Marine Galstyan aspektas bone nun, bone farite, dankon! Nur mi ne komprenas kial oni povus mallongigi la vorton "reĝisoro" per "reg." - g kaj ĝ estas du malsamaj literoj, kaj oni same nekompreneble ankaŭ povus mallongigi la vorton per "reb." aŭ "ret." {{{1}}} > Mi ŝanĝos la mallongigon al vorteto "reĝ.", ĉu? ThomasPusch (diskuto) 17:00, 18 feb. 2024 (UTC)Reply
Cetere en la unua filmo, la Bella (2003), la "reĝisoro Notre Dame De Paris" havas tre strangan nomon. En la angla kaj itala vikipedioj mi ne trovis iun plian indikon, sed ĉu vere iu itala reĝisoro ne uzus sian propran nomon, sed elektus francan nomon de iu preĝejo??? Por mi tio same strangas kiom elekti pseŭdonimon "urbodomo de Aarhus" aŭ "ĉefstacidomo de Bukaresto". Eble vi sukcesus ankoraŭ trovi iun referencon, pruvantan tiun stranĝaĵon... ThomasPusch (diskuto) 17:09, 18 feb. 2024 (UTC)Reply
Ankoraŭ cetere: Oni komencus la tekston nur en pasinta formo "...estis armena aktorino de teatro kaj kino. Ŝi rolis en teatro kaj en televido" se ŝi jam estus mortinta. Eĉ se ŝi ankaŭ semajno kaprice deklaris (kaj pri tio estas neniu indiko) ke ŝi ekde nun neniam plu laboros, ŝi tamen povas daŭre redecidiĝi, tial antaŭ morto oni ne uzu la is-formon ĉi tie. Despli ke ŝi nur estas 43-jara kaj probable estas en la mezo de sia vivo. Do devas esti "...estas armena aktorino de teatro kaj kino. Ŝi rolas en teatro kaj en televido." ThomasPusch (diskuto) 17:15, 18 feb. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Marine Galstyan".