Diskuto:Matthias Laurenz Gräff

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by Brederode in topic kvalifikajn kriteriojn

kvalifikajn kriteriojn redakti

Adekvate plenumas la kvalifikajn kriteriojn Brederode (diskuto) 21:01, 26 jun. 2023 (UTC)Reply

Principe tio ĝustas laŭ mi. Ankoraŭ sencas vere kontroli la eksterajn referencojn, aparte atenti pri referencoj el la propra retejo de la temulo, kaj mi iom dubas ĉu vere kulture tiom gravas elstarigi la renkontojn kun du muzikistoj de la grupo Deep Purple: malgraŭ mia dubo mi ĵus kreis ĝermajn ek-artikoletojn pri Nick Simper, Don Airey kaj Roger Glover, por havi tri ruĝajn ligilojn malpli. ThomasPusch (diskuto) 16:10, 1 jul. 2023 (UTC)Reply
Ekzemplo: La retejo www.gvvnoe.at/2023/05/georgia-kazantzidu kiu devus esti malpli ol 2 monatojn aĝa, neniel plu haveblas, ankaŭ ne arkiviĝis. Mi jam forprenas ĝin, sed ne havas nun la tempon kontroli ĉiujn retajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 16:14, 1 jul. 2023 (UTC)Reply
Saluton Thomas Pusch, koran dankon pro la klopodo kaj helpo! Mi iom redaktis ĉi tiun artikolon. Unufoje mi forigis la personajn retligilojn kaj movis la artistrenkontiĝon kun Deep Purple al la ĉapitro de Ekspozicioj. Mi ankaŭ ŝanĝis kelkajn detalojn; kaj aldonis celitajn ligilojn. --Brederode (diskuto) 19:44, 5 jul. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Matthias Laurenz Gräff".