Diskuto:Merseburg

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by ThomasPusch

Merseburg laŭ sondado de la historiaj fontoj neniam estis sorab- aŭ pollingva komunumo, kaj tial la tradukoj de la urba nomo al la soraba kaj pola forpreniĝas (la tradukoj de la urba nomo en la araba aŭ ĉina ankaŭ ne indikiĝas - ilin ĉiujn eblas vidi en la intervikiaj ligiloj). Indiko en la latina lingvo historie pravigeblus, sed ĉar la latina nomo Merseburga estas la sama kiel en la germana, nur kun aldona gramatika finaĵo, ĝi ne alportus signifan informon kaj same vidiĝu en la intervikiaj ligiloj. Aldone, necesis iom revortumi la ĉapitron pri la historio de la urbo, kiu antaŭe ekskluzive nur temis pri Luzacio, kiu en la 11-a jarcento sekve de inter alie du kunvenoj en Merseburg iĝis feŭdo de la tiutempa pola reĝlando. La informo ĝustas, sed nur malmulte rilatas al Merseburg kaj tute ne komplete resumas la urban historion. El la antaŭa teksto eblus miskompreni, ke la urbo estus parto de Luzacio kaj mem iĝis parto de Pollando, kvankam la germana imperiestro tie nur dufoje invitis al kunveno por diskuto pri Luzacio. Nun la vortumo pli klaras. Kompreneble daŭre la ĉapitro pri la du kunvenoj kun la pola reĝo estas eksterproporcie granda, sed rajtu resti en sia nuna amplekso, kaj aliaj vikipedianoj invitiĝas kompletigi informojn pri la aliaj, el urba vidpunkto pli gravaj, temoj de la urba historio. ThomasPusch (diskuto) 10:40, 7 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Merseburg".