Alinomu: Mesono anstataŭ Mezono? redakti

Estas kontraŭskribaĵoj: mi vidas terminojn Mezono en la titolo kaj la teksto, sed Mesono en la bildo. En la plejmultaj aliaj vikipedioj oni trovas la literon s kaj ne la literon z. Tiu ne kongruas kun la alia fundamenta partiklo bosono, kiu uzas la literon s. Tiu estas konfuzo kun la franca lingvo, pri kiu la litero "s" prononciĝas kiel "z" inter du vokaloj. En la rusa lingvo oni trovas la literon "з" ekvivalenta al "z", sed kiu estas uzata pri ambaŭ bozon kaj mezon. Domaĝe ke NPIV elektis, kontraŭlogike, la terminojn bosono kaj mezono, anstataŭ bosono kaj mesono.--DidCORN la 7-a de aprilo 2015. 13:20 (UTC)

Mezono eble estas preferebla pro etimologiaj kialoj, ĉar la nomo devenas de la vorto 'meza', kiu esperante estas skribita kun z. Bosono, tamen, devas resti kun s ĉar ĝi devenas de nomo de Satyendra Nath Bose (angle). Mi ne vidas iujn kontraŭdirojn en tiu formo, la vortoj ja estas malsamaj kaj de malsama deveno, t.e. ne el unu samdevena aro. --Goren (diskuto) 09:09, 12 Apr. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Mezono".