Diskuto:Mikrofoliumilo

Kiu elpensis la nomon mikroretumilo? Unue, kutime temas pri programo por poŝaparatoj; due ne temas pri retumilo sed plej kutime pri TTT-legilo (kiu ne uzas FTP, ne prizorgas retpoŝton, ne legas novaĵojn de diskutgrupoj ktp.). Mi proponas alinomigon al Poŝaparata TTT-legiloPoŝaparata foliumilo (tiu dua povas tamen signifi foliumilo de lokaj dosieroj, do eble eĉ Poŝaparata retfoliumilo. --KuboF (diskuto) 14:52, 15 Jan. 2014 (UTC)

Laŭ Kompteko mi proponas alinomigon al Mikrofoliumilo. Vidu ankaŭ Diskuto:TTT-legilo por ĝenerala termino. --KuboF (diskuto) 15:08, 15 Jan. 2014 (UTC)
  1.   Por: Mi subtenas la ŝanĝon de la titolo al Mikrofoliumilo. Krome la aliaj nomitaj titoloj povos fariĝi alidirektiloj, eĉ se komputeko ne konas ilin. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 15 Jan. 2014 (UTC)

  Farite --KuboF (diskuto) 17:51, 21 Jan. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Mikrofoliumilo".