Diskuto:Mistraktado de infanoj

La frazo "Malriĉaj gepatroj ne malofte mortigis aŭ elmetis{{klarigu}} siajn infanojn, sed ankaŭ riĉaj gepatroj foje mortigis infanojn, kiujn ili ne deziris havi" ĝis nun estis markita per ŝablono "{{klarigu}}". Sed la frazo estas lingve klara, kaj mi ne scius per kiu alia vorto pli bone priskribi la fenomenon. Aliflanke mi ankaŭ ne trovas apartan artikolon pri la temo, al kiu eblus ligi la vorton per interna ligilo, tiel pliklarigante la vortumon. Tial mi formetas la ŝablonon, sed lasas ĉi-tiun noton, por ne tute forviŝi la dubon pri la vortumo. ThomasPusch (diskuto) 09:48, 22 Dec. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Mistraktado de infanoj".