Diskuto:Mocio de demisio

Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch

Ĉu Mocio estas la ĝusta termino? fundamenta? por la angla motion? --notis en 2021 sen subskribo Sj1mor

Certe la ebla vorto "mocio" estas tre dubinda, kaj sendube ne estas fundamenta, kvankam almenaŭ la PIV de 2020 mencias ĝin, do ĝi konsidereblas "oficiala neologismo", kvankam la vorto estas laŭ mia percepto tute ne uzata kaj, mi certas, mankas en plej multaj Esperanto-vortaroj: ekzemple Wells 1992 esperanto-angla, Middelkoop 1987 esperanto-nederlanda aŭ la malgranda Krause 1979 esperanto-germana malkonas ĝin, kaj homo ne konanta ĝin havos problemon trovi nacian ekvivalenton en vortaro... Mi tial tre favorus ne devi uzi ĝin, kaj daŭre ne konas nacilingvan ekvivalenton, kvankam la indiko en PIV donas unuan helpon kie oni povus komenci divenadi... ThomasPusch (diskuto) 14:32, 21 jun. 2024 (UTC)Reply
Kaj dubindas ĉu necesas propra esperanta vortradiko "moci'o" kiu uzatas nur en kombino kun aldonaĵo "de demisio": ĉu tiam ne ekzistantaj vorteroj kiel "postulo de demisio" aŭ "premo de demisio" aŭ "voĉdono pri deviga demisio" tute sufiĉas por klarigi la koncepton? La francan terminon "motion de censure" aŭ la anglan "motion of no confidence" mi komprenas kiel "moviĝo de censuro" aŭ "moviĝo de ne-konfido"... sed la vorto "moviĝo" estas tute neniondira... Se vere necesas propra esperanta vortradiko "moci'o": kion tiam signifas vortumoj kiaj "mi mocias", "mocie aŭ malmocie", "mociete aŭ mociege", "kie estas la mociejo?"??? Ne, mi vere tre dubas pri la senco de tia vortradiko!!! ThomasPusch (diskuto) 14:51, 21 jun. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Mocio de demisio".