Diskuto:Monaĥejo Werden

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch in topic Titolo

Landnomaj formoj redakti

La teksto ekestis en decembro 2016 fare de du anonimuloj, 80.139.85.196 kaj 80.139.120.232. Laŭ la landnoma kompromiso sama stilo uziĝu en la tuta teksto. Tial ne pravigeblas ke poste iu senkomente ŝanĝis iujn landnomajn formojn al finaĵo -ujo. Argumentado ne doniĝis, sed nur imagebus argumento "sed mi estis la anonimulo 80.139.85.196 aŭ 80.139.120.232 kaj mi simple ŝanĝis mian opinion". Tamen tian argumenton oni povus apenaŭ pruvi (sendepende ke neniu homo eĉ asertis tion - mi nur hipotezas), facile alia homo, subtenanto de la origina stilo de landnomaj finaĵoj -io, povus same aserti ke esti li la anonimuloj, tial anonimulo devas esti konsiderata nur anonimulo. Sekve la teksto laŭ la kompromiso devas resti kun sia originaj landnomaj finaĵoj -io. ThomasPusch (diskuto) 11:40, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

Titolo redakti

La titolo de la teksto ĝis nun estas "Monaĥejo Werden" (la domo, do 800 - nun, kvankam en la monaĥejodomo nun ne plu vivas monaĥoj), sed la informkesto nomas la temon "Abatolando Werden" (800 – 1803). Fakte "monaĥejo" estas nur domo, kaj "Abatolando" (germane "Reichsabtei", en traduko regna abatolando aŭ abatejo laŭ konteksto) estus pli vasta teritorio ekster la muroj de la domo. En alilingvaj vikipediaj tekstoj estas la sama diferenco inter titolo kaj informkesta titolo. Sed tamen, konsiderindas ĉu la nomo "Abatolando Werden" (800 – 1803) eble pli tauĝus por la titolo de la tuta teksto ... kvankam kompreneble ankaŭ temas pri la domo, en frazoj kiel "Ekde 1945 en la iama monaĥejodomo estas la ĉefrezidejo de la Arta Universitato Folkwang por muziko, teatro kaj danco", sed ke en tiu frazo temas pri la domo, ankaŭ plene klaras kiam la tuta teksto nomatus "Abatolando Werden". ThomasPusch (diskuto) 11:55, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Monaĥejo Werden".