La enmetita bildo estas ege banala (krom eble al Japano, Baratano, ktp, kiu neniam vidis suburbon en Eûropo) kaj povus esti prenita en iu ajn alia urbo aŭ suburbo de Eŭropo aŭ eĉ de similaspekta alia mondparto. Mi proponas forigi tian bildon kiu alportas nenion enciklopedian al la artikolo. Arno Lagrange  09:38, 28. Apr 2004 (UTC)

La noto ne malĝustas, sed tamen la bildo - kiom ajn neniondira - ne malhelpas, kaj vikipedio ja estas ankaŭ por azianoj kiuj neniam vidis suburbon en Eŭropo. Mi do aldonas foton de loka kirko, kiu ne samas al ĉiuj aliaj kirkoj de Eŭropo kaj do estas pli tipa por la municipo, kaj plian foton pri la grafa kastelo, kaj subenŝovas la stratan scenon al tria loko. La foto de la strata sceno estas libera posedaĵo, uzatas kaj uzeblas nur en tiu-ĉi teksto, kaj tute elpreni ĝin probable signifus tute forigi ĝin el vikipedio - tio estus perdo je informo (kvankam la fotitaj domaj fasadoj ne estas gravaj kulturaj monumentoj). Tial ĝi laŭ mi restu, kiel unu el pluraj fotoj pri la loĝloko. Min pli iritas la demando, ĉu la municipo vere havas establiĝintan esperantlingvan nomon, uzatan en la esperanta literaturo kaj gazetaro? Mi persone ĝis nun ne trovis eksteran fonton pri tia esperanta nomformo, kaj volas alvoki aŭ citi tiajn eksterajn referenojn aŭ ŝovi la artikolon al la oficiala, franclingva nomo. ThomasPusch (diskuto) 16:35, 29 Dec. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Muskrono".