Diskuto:Mutiny on the Bounty (filmo de 1935)

Ĉu 1935 filmo gramatike ĝustas esperante? Eble filmo de 1935 aŭ eĉ 1935-jara filmo. Kion pensas aliuloj pri ĉi tio?

--Nick 23 apr 2008, 11:54 (UTC)

La formo 1935 filmo estas gramatike malĝusta, same kiel 1935-jara filmo. Tio signifus, ke la filmo havas 1935 jarojn, kaj tiom da jaroj ĝi certe ne havas. Ĝusta estas filmo de 1935filmo el la jaro 1935. Petro@diskkont 12:01, 23. Apr 2008 (UTC)
Komparu: 12-jara knabo estas knabo, kiu havas 12 jarojn. Petro@diskkont 12:03, 23. Apr 2008 (UTC)
Mi opinias ke "1935-jara filmo" povas esti dusignifa. Mi estus legi ĝin kiel ion el la jaro 1935. Iu ne mislegus ĝin kiel filmon kun 1935 jaroj! -- Yekrats 12:55, 23. Apr 2008 (UTC)
Se vi aŭdus aŭ legus frazon: Tio estas 1935-jara viro, kion vi pensus pri li? Unusignife, ke li havas 1935 jarojn! Nenia dusignifeco. Petro@diskkont 15:01, 23. Apr 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Mutiny on the Bounty (filmo de 1935)".