Mutiny on the Bounty (filmo de 1935)
Mutiny on the Bounty (anglalingve por "Ribelo sur la ŝipo Bounty") estas filmo el la jaro 1935 kun la steluloj Charles Laughton kaj Clark Gable, bazita sur la romano de Charles Nordhoff kaj James Norman Hall de la sama nomo, pri la reala historia ribelo sur HMAV Bounty de Fletcher Christian kontraŭ la kapitano de la ŝipo, William Bligh.
Ribelo sur la Bounty | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | Mutiny on the Bounty |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo tahitia lingvo |
Kina aperdato | 8-a de novembro 1935 |
Daŭro | 132 minutoj |
Ĝenro | Aventuro/Dramo |
Kameraado | Arthur Edeson |
Reĝisoro(j) | Frank Lloyd |
Scenaro | Talbot Jennings Jules Furthman Carey Wilson |
Laŭ la verko de | Charles Nordhoff James Norman Hall |
Muziko de | Herbert Stothart Nat W. Finston |
Ĉefrolantoj | Charles Laughton Clark Gable Franchot Tone Eddie Quillan |
Produkto | Metro-Goldwyn-Mayer |
Distribuo | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
La filmo estis furorfilmo de tiam, kaj restas klasikaĵo ĝis hodiaŭ, malgraŭ iuj neveraĵoj. La filmo estis refarita plurfoje.