Diskuto:Naŭatla lingvo

"Naŭatla" estas malofta formo por esperanta vorto. Ĉu estas uzataj alternativoj? -- :) 00:24, 14. Aŭg 2003 (UTC)


Mi kunakordas :)-n pri tio. Oni apartigas la silaboj de "Náhuatl" tia ĉi maniere: Ná - huatl. Do la esperantigado laŭ regula esperanta fonetiko, devus esti "Navatla lingvo" (tiel kiel "Havajo"). Tamen, la artikolo mencias la Gran Diccionario Español-Esperanto, kiu estas la plej oficiala fonto ke ni havas pri tiu ĉi temo. -- Aleksandro Danielfil' 15:01, 18 Maj 2005

Mi sugestas renomon. Navatla bonas. Mnl 09:04, 19. Dec 2007 (UTC)

En "Landoj kaj Lingvoj" mi registris la formon "Nahua". Bertilow 14:59, 19. Dec 2007 (UTC)

Naŭatla lingvo alinomita al Navatla lingvo: estas [na:.wa.tl], ne [nau.a.tl]) —La komenton aldonis, sen subskribo, Kwamikagami (diskuto • kontribuoj) 13:24, 23. Jun 2010

La diskuto, kiu sekvis al ĉi tiu titolŝanĝo, okazis ĉe Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2010_6#Ĉu Navatla, ĉu Nahualtla, ĉu Nahŭatla, ĉu Naŭatla ?. Marcos 14:49, 24. Jun 2010 (UTC)

Mi kunakordas pri "nahuatl" devas esti laŭ la modelo de Havajo, kun v. Sed mi ankaŭ volas diri keNavatla lingvo ne estus korekta nomo, laŭ -(a)tl estas sifukso. La vera radiko de la vorto estas "nauh-". Laŭ ĝi la korekta esperanta vorto por ĉi tiu lingvo estus "nava lingvo", sen 'tl'. "Mi parolas la navan lingvon". Mi studas lingvscienco kai parolas la navan. ;) Edvardo Balaro 3:49, 14. Aug 2013 (UTC)

Prononcindikoj redakti

Saluton. Mi pensas, ke la indiko pri la naŭatla prononco de h estas malkompleta. Laŭ libreto, kiun mi havas, ĝia prononco eĉ varias en la naŭatlaj dialektoj. Tial mi proponas, ke ni indiku tion. Amike --Tlustulimu 19:05, 24. Jun 2010 (UTC)

Vi ĝustas. La tl estas neofte [tɬ] nun, sed pli ofte aŭ [t] aŭ [ɬ]. La sonoj ĉi tie estas el la klasika prononco.
Vidu la anglan navatla-klavon por simpla priskribo de la fonemoj k ĉefaj alofonoj de konservema dialekto. Kwamikagami 19:25, 24. Jun 2010 (UTC)
Hm. Mi skribis ĉi tie pri h, ne pri tl. Tamen ambaŭ varias laŭ mia libreto. - Krome la angla paĝo ne ekzistas. --Tlustulimu 19:36, 24. Jun 2010 (UTC)
Pardonu. Penu denove. Kwamikagami 06:20, 25. Jun 2010 (UTC)
"En iuj dialektoj, /ʔ/ aŭ [ʍ] aŭ ambaŭ prononciĝas kiel [h]."
Reiri al la paĝo "Naŭatla lingvo".