Diskuto:Natura morala leĝo

--Ludovica 09:28, 27. Okt 2009 (UTC) Nun la artikolo estas purigita kaj pli koherigita. Ĉu sufiĉas? Ĝi plejparte paŭŝas samte majn alilingvajn artikolojn.

Kiun eraron mi estas plenumata kiam mi ne sukcesas korekti la fuĵaĵon en la fina ==Eksteraj ligiloj== ?

Ludovica

Enciklopedio ne estas esearo redakti

Ludovica,

mi senespere provas refoje klarigi al vi la diferencon inter enciklopedio kaj esearo aŭ felietono. Ĝi ne estas kvalita: Ekzistas bonegaj eseoj kaj malbonaj enciklopediaj artikoloj. Sed eseo povas esprimi personan opinion, enciklopedio ne.

Ekzemple la esprimo "certe" (vi skribis "certe deduktebla el la Biblio") ne ŝajnas al mi enciklopedieca. Se iu fakto estas evidenta, ne utilas nomi ĝin "certa"; alie oni citu fonton.

En enciklopedio ne estas akcepteble diskriminacii disvastigitajn mondkonceptojn, eĉ se oni ne konsentas ilin. Via frazo " la evangelia moralo apogiĝas sur la premisoj de la natura morala leĝo" sonas, kvazaŭ anoj de la evangelia fido estus rande de la homa socio.

Vi ja enmetis sekcion pri "duboj kaj kritikoj", sed uzas ĝin por dubindigi la kritikon ("okazas ke iuj intelektuloj…", "ruze aspektigita iom eksmoda"). Tiaj esprimoj ne havas lokon en enciklopedio.

Krome ne estas bona konduto ligi la artikolon al alilingvaj vikipedioj sub la nocio "etiko", pri kiu ni jam havas artikolon. Via artikolo ne povas anstataŭi ĝin. Ŝajne nur la itala vikipedio havas iomete kongruan artikolon; tiu intervikia ligilo (it:Legge_morale_naturale) estas prava kaj en ordo.

Foje ne estas bona ideo enciklopedie verki pri tio, kion oni bone konas, ĉar oni emocie engaĝiĝas pri ĝi. El tio ofte rezultas bona eseo, sed malbona enciklopedia artikolo.

Umbert' 21:38, 1. Feb 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Natura morala leĝo".