Diskuto:Negeri-Sembilano

La vortero "Negeri-" en Negeri-Sembilano nur signifas "ŝtato". En elekto de e-lingva subŝtata nomo (laŭ vikipediaj kutimoj de artikoloj pri aliaj landoj, unuarangaj subŝtataj unuoj rajtu je e-lingva nomformo), eblus do konsideri ĉu eble sufiĉus nur nomi la ŝtaton "Sembilano". Ĉiuj diverslingvaj tradukoj de la ŝtata nomo tamen konservas la vorteron "Negeri-", kaj tial mi sekvas kaj kopias tiun kutimon. Se ekaperas konvinka argumento ke la vortero "Negeri-" forlaseblas, eblos adapti la artikolan titolon. ThomasPusch (diskuto) 12:05, 15 Apr. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Negeri-Sembilano".