Ĉu en Esperanto ni bezonas la neoficialajn vortojn "neoplazio" kaj "neoplasmo"?

redakti

La artikolo asertas ke "neoplasmo" estas ia nenormala kreskaĵo (kaj "neoplazio" tia kresko mem), kaj ĝi entenas kaj "tumorojn" kaj "kancerojn", la unuajn maldanĝerajn, la du danĝerajn.

"Neoplasm-" kaj "neoplazi-" ne estas oficialaj radikoj, sed PIV (vortaro.net) agnoskas ilin. Tamen, PIV asertas ke "neoplazio" estas "formiĝo de nova histo per pli-malpli senbrida multobliĝo de nenormalaj ĉeloj, kiu kondukas al benigna aŭ maligna tumoro" - do "tumoro" laŭ tiu difino entenas ankaŭ malbonajn kancerojn; kaj "neoplasmo" estas "malsaneca histo, rezultanta el neoplazio".

Aliflanke, la Akademio de Esperanto, enkondukinta per la 9-a Oficiala Aldono la du radikojn "tumor-" kaj "kancer-", difinas "tumoro" per la paroloj: "Ŝvelaĵo aŭ kreskaĵo en la korpo pro malnormala multobliĝo de ĉeloj, kiu povas esti sendanĝera, se ĝi kreskas malrapide kaj ne disvastiĝas, sed en aliaj okazoj povas esti danĝere rapidkreska kaj invadema." kaj "kancero" per la paroloj: "Grava malsano karakterizata de malnormala kaj danĝera multobliĝo de ĉeloj."

Fakte mi kredas ke "neoplasmo" estas nur klopodo (ne necesa) kopii etnajn lingvojn pri faka parolmaniero (ekzemple en la angla fakuloj uzas "neoplasm" dum nefakuloj uzas "tumor" aŭ "cancer"). En Esperanto oni ja povas uzi "tumoro" por ĉiuj signifoj de nenormala kreskaĵo (kaj "kancero" por danĝeraj tumoroj). Do, laŭ mi oportunas kunigi tiun ĉi artikolon kun tumoro. Tie oni povas mencii ke kelkaj esperantistoj (aŭ multaj - mi ne scias) preferas enkonduki ankaŭ la neoficialan radikojn "neoplasm-" kaj "neoplazi-" kaj klarigi kial. Rdelre (diskuto) 09:58, 13 jul. 2024 (UTC)Reply

Rimarko

redakti

En multaj lingvoj kuracistoj kaj biologiistoj uzas aron de kunligitaj vortoj por kreskoj aŭ kreskaĵoj (en la angla: neoplasia, dysplasia, metaplasia, anaplasia, mammoplasia, hypoplasia, hyperplasia, ktp). Notu ke ili ankaŭ uzas trophy por aliaj specoj de kreskado.

Se la celo estas reteni en Esperanto tiun metodon, mi kredas ke la plej bona elekto estas uzi ĝuste la vortojn "kresko/kreskado" por "plasm/plasia" kiel en tiuj ekzemploj (angla = esperanto): neoplasm/neoplasia = novkresko/novkreskado, dysplasia = miskreskado, metaplasia = metakreskado?, mammoplasia = mamokreskado, hyperplasia = hiperkreskado ktp --- kaj lasi la novan pseŭdoradikon "trofi-" por "trophy" kiel en "hipertrofio" (jam en la 2-a oficiala aldono, kvankam ne oficiale konsiderata kunmetaĵo de "hiper-" kaj "trofi-"). Rdelre (diskuto) 09:58, 13 jul. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Neoplasmo".