Kiel uzi la verbojn nomi kaj koni (Ne metu "kiel" post la verbo "nomi") redakti

Ni komencu per komparado de du verboj, koni kaj nomi.
Ilia regado estas malsama: oni normale diras en bonstila Esperanto "Oni konas lin kiel Aleksandro(n)." (mi ellasas la tiklan temon pri akuzativo en tiu ĉi esprimo, ĉar tiu ĉi verbo ne estas temo de via demando), sed "Oni nomas lin Aleksandro."
Eĉ pli: ekzistas kutima parolturno por "nomi", kiu enhavas "kiel"-komparon: "Oni nomis lin Aleksandro kiel aliajn reĝojn de Makedonio.", kiu donas al la kiel-parto tute alian sencon.
En participa formo tio transformiĝas en esprimojn "(Li estas) konata kiel Aleksandro", "(Li estas) nomata Aleksandro" kaj "(Li estas) nomata Aleksandro kiel aliaj reĝoj de Makedonio". Tiu ĉi lasta esprimo klare demonstras kial regado per "kiel" estas konfuza kaj miskomprenebla, kaj tial evitinda.
Uzante la serĉilon de tekstaro.com jen kelkaj el la unuaj montritaj trafoj (ĉiuj zamenhofaj):
  • Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo.
  • La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo;
  • nova lingvo nomata Esperanto
  • La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista.
  • esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto
  • Granda reĝo ekregis en Grekujo; “Aleksandro Macedona” li estis nomata.
  • Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela.
-Filozofo (diskuto) 21:47, 23 nov. 2022 (UTC)[respondi]Reply

Sj1mor (diskuto) 16:31, 25 nov. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Nomo".