Diskuto:Norda Ligo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Eble la titolo de la artikolo pli klare indiku la italecon, aŭ per uzo de la itala nomo (Lega Nord) aŭ per aldono "(Italio)". La esprimo "Norda Ligo" estas tre ĝenerala. – Umberto 13:16, 30. Sep 2007 (UTC)

Eblus aldoni vorteton "(Italio)", sed tiom longe kiom ne ekzistas aliaj esperantlingvaj artikoloj pri aliaj "nordaj ligoj", kaj la termino "Norda Ligo" fakte uzatas vaste kiel mallongigo de la plena partia nomo, tiel ke informitaj neitaloj tuj pensas pri la dekstra movado kiam ili legas la terminon "Norda Ligo", ankaŭ povas facile resti kiel estas nun. Prefere artikolaj titoloj de e-lingvaj artikoloj estu en Esperanto, se eblas, kaj estu laŭeble koncizaj, se eblas: la titolo "Norda Ligo" plenumas tion. Alia noteto: La artikolo ĝis nun komenciĝis "Norda Ligo..., ofte mallongigata simple Fek, estas politika partio". Mi ne vidas sencon en ia mallongigo "Fek", sed simple komprenas tion ofendo de la partio. Ne ke mi aparte simpatius al la partio, sed tiom stultan ofendon en unua frazo de enciklopedia artikolo mi opinias idiotaĵon. Tial mi forigas tion - kaj kaze de reenmeto insistus pri fidintaj eksteraj referencoj, kiuj klarigus la uzatecon de tiu "mallongigo". La partio bone priskribiĝas, kaj eblas mem trovi personan juĝon pri ĝi, sen ke necesus ofendo komence de la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 21 maj. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Norda Ligo".