Diskuto:Northumbria
La unua artikola frazo simple asertas, ke Northumbria estas "foje esperantigata kiel Norda Umbrio, kiel Northumbrio aŭ Nortumbrio". La formon "Norda Umbrio" mi trovis en iuj vikipediaj tekstoj, ekzemple pri la etno engloj, la terminon Northumbrio aŭ Nortumbrio mi persone tute ne trovis en rilatoj al Esperanto, sed nur al la hispana lingvo, kie ĝi signas lokan historian dialekton de la anglosaksa lingvo. Tial mi bonvenigus eksterajn referencojn, kiuj helpus pruvi la faktan uzon de la tri supre nomataj variaĵoj en praktike uzata Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 10:35, 23 Nov. 2015 (UTC)