Diskuto:Nukleata acido

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by ThomasPusch in topic Movi al "Nuklea acido"?

Movi al "Nuklea acido"? redakti

Kial "nukleata acido" kaj ne "nuklea acido"? Mi pensas ke ĝi estas "acido de la nukleo", ne "acido kiu estas nukleata". En la angla estas du apartaj vortoj nucleic kaj nucleated kiuj mi pensas kongrui kun "nuklea" kaj "nukleata". Gaodifan (diskuto) 07:39, 28 maj. 2020 (UTC)Reply

Bone, ke "la du opcioj estas egale agnoskataj en NPIV". Tamen estas du opcioj: kaj mi samopinias kun Gaodifan ke ĉi tie temas pri "nuklea acido". Atentu ke en ĥemia lingvaĵo foje la afikso -at- (ne kiel en la gramatiko de Esperanto) simple signas acidecon, do "nukleata acido" povus signifi "nuklea acido-acido". Kiel ajn, inter la du opcioj de NPIV ĉi tie la formo "nuklea acido" ŝajnas esti pli taŭga ... ankaŭ laŭ principo de "sufiĉo kaj neceso". ThomasPusch (diskuto) 17:26, 26 dec. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nukleata acido".