Diskuto:Oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio

stenero redakti

Kion signifas "stenero"? Ĉu "ero de stenografia sistemo"? Ĉu ĉiu mallongigo estas stenero?

Miaopinie la informo pri steneroj aŭ mallongigoj eĉ ne necesas. Se stenero estas ordinara mallongigo, mi ŝangus tiun ĉi parton:

== Steneroj kaj oficialaj nomoj ==

Jen la dudek tri oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (2007) kaj iliaj steneroj :

al:

== Oficialaj lingvoj de EU ==

Jen la 23 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (2007):

Mi subtenas tiun ĉi proponon de Dirk.
Aisano 21:08, 1. Jan 2007 (UTC)

greka (post 1453 ), kiel simpligi? redakti

Kiel oni povas forigi la noton "(post 1453 )" el la tabelo? Mi ne sukcesis manieron. Tiu jaro (kiu havas ian signifon en la historio de la greka) ŝajnas tute sensenca en tabelo pri oficialaj lingvoj de EU. —La komenton aldonis, sen subskribo, Surfo (diskuto • kontribuoj)

Mi forigis la maloportuan komenton el {{Lingv/a}}. Nun estas apartigitaj greka kaj post 1453 Arno Lagrange @ 07:56, 2. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio".