Diskuto:Optika iluzio

Mi hezitis inter uzo de "optaj iluzioj" kaj "optikaj iluzioj". Kion opinias vi? Petro 4. Okt. 2005 17:39 (UTC)

Mi neniam antaŭe aŭdis/vidis la vorton "opta". Ĉu ĝi estas oficiala?
Laŭ mi estas danĝerete ĉie rigardi vortfinajn literojn "-ik-" kiel finaĵon. Ekzemple, ĉu vi komprenus "fiza leĝo"? ( = "Fizika leĝo".) -Amike (kaj ne "ame"!), Bab 17:50, 4. Okt 2005 (UTC)
Ankaŭ mi neniam antaŭe sciis pri Vikipedio kaj ĝi ekzistas. En PIV 2005 pri "opta" estas notite: opto = vidkapablo, opta = rilata al vidkapablo, (la opta nervo = la dua paro de cerbaj nervoj, etendiĝanta de la retino ĝis la opta kiasmo kaj la opta traktuso). Aliaj vortoj: Optometro, optometrio. Kion vi do opinas nun, Bab? Amike Petro 4. Okt 2005 17:56 (UTC)
Dankon! :-)
Do, ni elektu inter "vidkapabla iluzio" kaj "vidkapablscienca iluzio", ĉu ne? Mi preferus "opta", ĉar pli kurta. Bab 18:30, 4. Okt 2005 (UTC)

mi kredas ke la scienco pri tiaj fenomenoj nomiĝas optiko, do eble optika estas pli bona elekto

Tro da bildoj redakti

Saluton, enestas pelmelo da bildoj en tiu ĉi artikolo, precipe sube - sen ajna ordo, formatigo aŭ komentoj. Vikipedio ne estu galerio de bildoj, tiucele oni prefere ligu al koncerna kategorio en la Vikimedia komunejo. Se iu trovos la iomon da tempo por reorganizi kaj redukti la galerion ĉe tiu ĉi artikolo, grandan dankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:04, 19. Okt 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Optika iluzio".