Diskuto:Orest Kuzma
La rekomenda listo "esperantigo de vortoj el rusa fonto", ankaŭ aplikata al vortoj el la ukraina lingvo, rekomendas ke "ь" fine de vortoj kaj inter konsonantoj estas ellasata: Tiraspol, Uralsk, Ilmen ktp. Laŭ tiu regulo la nomo estu "Orest Kuzma" sen e-lingva litero "j" inter la konsonantoj "z" kaj "m". Kompreneble alidirektilo de la formo "Orest Kuzjma" bonvenas, sed la baza formo (cetere uzata en ekzemple la historiaj eldonoj de la revuo Ukraina Stelo)[1] preferindas la formo "Orest Kuzma". ThomasPusch (diskuto) 08:05, 1 Jul. 2014 (UTC)
Referencoj
redakti- ↑ ligilo al la unua numero de januaro 1913, skanita kaj komplete rete legebla, en la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno
- same ankaŭ legeblas ses aliaj numeroj de 1913, tri de 1914, tri de 1922 kaj unu de 1923: jam en la unua paĝo de la plej unua eldono de januaro 1913 legeblas "Orest Kuzma"