"Orgono" estas pseŭdoscienca nerealaĵo... la artikolo bezonas iom(ege) de reverkado por neŭtrala vidpunkto, kaj estu alligita probable ne de Biologio, sed de Pseŭdoscienco. Vidu ekzemple [1], [2] (angle).

Jes, ĝi ne apartenas al Biologio. Sed kie aldoni ĝin? Mi aldonus ĝin sub rubriko "mistiko" aŭ "mistikaj kredoj". Sed de kie oni aldonus tion de la hejmpaĝo? Ne sub Religio, mi opinias, ĉar religioj estas pli organizitaj kaj strukuritaj aferoj. Do kie? Pseŭdoscienco. Mi ŝatas tion. Kie oni aldonus tion, en la hejmpaĝa strukturo? --Jacob SCHWARTZ
Ĉe la angla vp, Pseudoscience ligiĝas flanke de Science, kio ŝajnas sufiĉe bone. Laŭ mi, ne nepras ligigi ĝin rekte de la hejmpaĝo. --Brion VIBBER
Mi ne opinias ke orgono estas subjekto de pseŭdoscienco, sed ne akceptita teorio de Wilhelm REICH kiu tamen laboregis pri la temo kaj fondis siajn teoriojn sur siaj observoj. Anstataŭ peli la artikolon al kvazaŭ-rubujo nomante ĝin pseŭdoscienco, sufiĉas precizigi kiel ĝi rilatas kun la teorioj de REICH, kiuj ambaŭ (Reich kaj liaj teorioj kaj esploroj) indus pli prezenti en aliaj artikoloj. Arno 25/04/2003
Laŭ sciencteoriaj kriterioj la orgonteorio estas nekontesteble nescienca. Evidente Reich ne havis sufiĉan konon de fiziko. Plej bone konformas al ĝi la kategorio "pseŭdoscienco". --Helmut Welger 17:21, 29. Jan 2006 (UTC)
La franclingva artikolo estas sufiĉe ampleksa, detale priskribas la esplorojn de Reich kaj aldonas komentojn pri aktualaj vidpunktoj pri orgono, jen subtena jen kontraŭa. Estus interese esperantigi ĉion tion. - mi mem volonte faros iam se mi trovos tempon por tio - Arno Lagrange  21:00, 4. Okt 2006 (UTC)

Lezo de kopirajto redakti

Laŭ la subskribo la teksto estas tradukaĵo de "Teksto de James DeMeo". La aŭtoro de la paĝo estas Vikipediisto:Bjørn, kiu ne (plu) havas vikipediistan paĝon. Dubindas, ke li estas James DeMeo, kaj ne estas pruvo, ke James DeMeo (vidu liajn verkojn) rezignis pri siaj rajtoj. Tial necesas forigi la artikolon. – Umberto 20:14, 4. Okt 2006 (UTC)

Bjørn Arnfred Bojesen aperas kiel kontribuanto ĝis 12. Nov 2002. De la 17. Nov 2002 li plu kunlaboras kia Bab kaj estas daŭre aktiva. Bonvolu atentigi lin pri la diskuto. AL @
En la menciita paĝo aperas ke la kopirajton posedas Orgone Biophysical Research Laboratory, Inc. Eble sufiĉus peti de tiu la rajton enmeti la artikolon ĉi tien. Estas veŝajne ke ili konsentos. AL @ 21:06, 4. Okt 2006 (UTC)
Mi neniam kunlaboris pri "orgono". Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton, kaj ne komprenas kial aperis mia nomo en la paĝhistorio. Ŝajne iu misuzis mian iaman konton. Cetere, mi jam de longe ne uzas mian plenan nomon en la Vikipedio. Bv. respekti tion. Ĉi-loke mi estas nur Bab 10:39, 5. Okt 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Orgono".