Diskuto:Orientaliso

(a)Provizore mi tradukis "continental shelf" -> "plataĵo kontinenta". Eble korigenda ? (b)En PIV : arbarizi = arbarigi , sed fakte ne estas sinonimoj : por la forstistoj arbarigi estas aktive starigi arbarojn (ekzemple : plantante arbojn); arbarizita = nature arbarkovrita (do sen homa interveno)--Forstbirdo 16:55, 29. Mar 2009 (UTC)

Termino redakti

La titolo estas "Hinda-Malajzia ekozono", sed en la artikolo estas uzata nur "Indomalaja ekozono". Kial estas ĉi tiu neunueco de la termino? Laŭ mi ni nepre uzu la saman terminon en la titolo kaj en la artikolo. Persone mi preferas ion surbaze de jam ekzistantaj Esperantaj radikoj, kiel ekzemple "hinda-malajzia ekologia regno" aŭ "hindomalajzia ekologia zono" (notu ke la prefikso "eko-" estas ne-oficiala en Esperanto, kaj ĝis nun ne vaste uzata). Marcos 21:03, 6. Nov 2009 (UTC)

Ankaŭ mi preferus unuecan uzon de "hindo-malaj(zi)a". En PIV estas nur du vortoj komenciĝantaj per prefikseca "indo-"; unu estas "Indonezio" (ŝajne akceptita landonomo) kaj la alia estas "indoĉina", difinita per la preferinda formo "hindoĉinia". Do ankaŭ tie ĉi "hindo-" ŝajnas al mi preferinda al "indo-". – Umbert' 20:36, 13. Okt 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Orientaliso".