Diskuto:Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato

Pri la paralela teksto Palestino, iu anonimulo (IP 139.222.127.33) skribis la 6-an de februaro 2006:

Citaĵo
 Mi pensas ke la tuta artikolo havas polemikan kaj kontraŭ-israelan tonon kiu ne estas taŭga por enciklopedio, ĉefe la parto pri la filisteoj kiuj "ne volas rekapti la landon". 

Pli ol kvin jarojn pli poste, daŭre la teksto Palestino havas iujn polemikajn kaj tre emociajn, neenciklopediajn frazerojn. Kaj aliflanke estas ia duobleco inter la tekstoj Palestino kaj Palestina Aŭtonomio=Palestinaj Aŭtonomaj Teritorioj, la nuna palestina (preskaŭ)ŝtato. Laŭ mi pravigeblas havi apartajn artikolojn unuflanke pri la historia regiono, kaj aliflanke pri la nuna (preskaŭ)ŝtato [en la plej multaj alilingvaj vikipedioj estas tiel] - sed tiam necesas klare distingi. Plie necesas konscii ke ja ankoraŭ ekzistas tiu-ĉi artikolo pri la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, iom neelegante esperantigita vorto el alilingvaj (ekzemple la anglalingva) modeloj, do la registaro de la nunaj Palestinaj Aŭtonomaj Teritorioj. Ĝi certe havu apartan artikolon (pri plej bona nomo eblus ankoraŭ diskuti, la angla vorto authority ankaŭ tradukeblas "institucio", "registaro" kaj aliel), sed ankaŭ pri tiu-ĉi teksto necesas konscii kiujn informojn meti tien-ĉi kaj kiujn en la aliajn du artikolojn.

ThomasPusch 11:13, 6 Sep. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato".