Diskuto:Panara lingvo

En la artikolo Makro-ĵea lingvaro estas aserto ke la panara lingvo apartenus al ĝi. Sed samtempe la artikolo asertas ke la lingvofamilio parolatas en la brazilaj subŝtatoj "Norda Rio-Grando, Cearao, Paraibo, Maranjo, Parao, Bahio, Gojaso, Mato-Groso, Suda Mato-Groso, San-Paŭlo, Minas-Ĝerajso, Paranao, Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando" ... do neniel en kariba Venezuelo. Estas iu mallogikaĵo en tio. Supozeble en Brazilo ekzistas plia lingvo, kiu esperantigeblus "parana lingvo", sed ne identas kun tiu-ĉi indiana lingvo de Venezuelo. Provizore mi reelmetas el tiu-ĉi teksto la kategorion "Makro-ĵea lingvaro", kaj en la artikolo pri la lingvaro ŝanĝas la membron panara lingvo al panara lingvo (Brazilo). Sed per tio kompreneble ankoraŭ ne kreiĝis identiga artikolo pri la "panara lingvo de Brazilo". ThomasPusch (diskuto) 14:31, 7 Okt. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Panara lingvo".