Diskuto:Patro Kristnasko

Definitive la sovetunia, ateisma koncepto de Avo Frosto kaj la kristanisma sanktulolegendo pri Sankta Nikolao estas fenomenoj disigendaj de la koncepto de Patro Kristnasko. Tamen laŭ mi diskuteblas ĉu kunigi la artikolojn Patro Kristnasko kaj Kristnaska Viro - mi suspektas ke eblas rigardi la du vortojn sinonimo de mita kristanisma donacoportanto, venanta en la nokto inter la 24-a kaj 25-a de decembro. En komuna artikolo bonus ankoraŭ pli detale elstarigi, kiun rolon la usona Kokakolao-Kompanio havis en la ekesto de la moderna "tradicio" pri Patro Kristnasko...

ThomasPusch 12:58, 29. Dec 2009 (UTC)

Ĉu iu vikipediisto inventis „Patro Kristnasko“? Mi neniam antaŭe renkontis en iu ajn lingvo. Slavik IVANOV 08:49, 7. Jan 2010 (UTC)
  1. Por Por: mi subtenas la kunigon pro K2 de VP:KUN. Estontece usona koncepto de "Santa Claus" povus krei sendependan artikolon kun la angla esprimo, sed la nuna enhavo ne estas granda sufiĉe. Se neniu komentos, mi elektos la titolon „Kristnaska Viro“ ĉar „Patro Kristnasko“ ŝajnas esti traduko de "Father Christmas" sen taŭga fonto.--Salatonbv (diskuto) 01:30, 25 Nov. 2013 (UTC)
✔ Farite laŭ interkonsento.--Salatonbv (diskuto) 00:30, 2 Dec. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Patro Kristnasko".