Diskuto:Petâr Todorov
Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch
Eble menciindas, ke estas almenaŭ tri bulgaraj esperantistoj de familia nomo Todorov, nome Angel, Jordan kaj Petâr. Ĉar la familia nomo en Bulgario tre oftas, la komuna rego de Esperanto neniel signifas, ke la tri konus unu la alian, aŭ ke eĉ estus parencaj rilatoj, sed aliflanke tamen povus esti tiel. Se iel haveblas informoj pri eblaj rilatoj inter la diversaj "todorovaj" esperantistoj, ili bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 09:30, 20 jul. 2016 (UTC)