La "aziaj pinikernoj" priskribitaj en la lasta alineo fakte ne venas de la pinio (=eŭropa migdalpino), sed el alia pinspeco (korea pino). Do estus pli ĝuste paroli pri "pinkerno" anstataŭ "pinikernoj". Aldone, la sola vorto por ĉi tiu afero, kiun mi trovis en la ekster-Vikipedia Esperanta Interreto estas ĝuste "pinsemo". Kvankam oni kompreneble manĝas nur la kernon de la semo kaj ne ĝian ŝelon, estas laŭ mi tute bone paroli ĉi-kaze pri "semoj". Do laŭ mi ni uzu kiel titolon "pinsemo" anstataŭ "pinikerno". Kion opinias la aliaj? Marcos 10:57, 22. Nov 2009 (UTC)

Komencu diskuton pri Pinsemo

Komencu diskuton
Reiri al la paĝo "Pinsemo".