Diskuto:Placo Tian An Men

La nomo de la pordego, laŭ kiu estas nomata la placo, estas Tian An Men en Pinjine skribata Ĉina lingvo (prefere[?] sen apostrofo, kaj kun i anstataŭ j).

Aŭ ni uzu tiun skribon (ĉar la Ĉinan ni skribas Pinjine ĉi tie, ĉu ne?), aŭ ni traduku al "Pordego de (la) Ĉiela Paco" (aŭ simile). Eventuale ni uzu la mallongigitan formon "Placo de (la) Ĉiela Paco". Bertilow 13:11, 16. Apr 2003 (UTC)

Jen farite : mi movis ĉiujn renkontitajn "Tjan'anmen" al "Tian An Men". BV noti ke la paĝoj estis kreitaj de iu ĉino, ZHU Xin kiu ŝajne ne plu aktive partoprenas en la Vikipedio. Tamen estus bonvene ke iu sperta pri ĉina lingvo kaj ties transskribo al esperanto donu sian opinion. -- ArnoLagrange 13:59, 16. Apr 2003 (UTC)

Bone, ke vi movis. Sed nun mi ne certas plu, ke "Tian An Men-placo" estas la plej bona elekto.

Unue estas strange tiel ligi per dividostreko plurvortaĵon, kiu konservas siajn spacetojn. Devus esti "Tian-An-Men-placo".

Due ŝajnas, ke tamen la apostrofo ne estas erara. Mi trovis iom da klarigoj pri Pinjino, kaj eksciis, ke oni ja povas aldoni en kelkaj difinitaj okazoj tian apostrofon por indiki silabolimon, kiam pri tio povas esti dubo. Tio donus la formon "Tian'anmen", kiu diferencas de la origina skribo nur per ŝanĝo de "j" al "i". Sed eblas ankaŭ la plej simpla formo "Tiananmen". Tiel ni ekhavus la artikolon "Tiananmen-placo" (kaj eble ankaŭ artikolo "Tiananmen" aŭ eĉ "Tiananmeno" pri la pordego).

Aldonindas, ke tamen eblas ankaŭ "Tjananmenplaco" (aŭ "Tjananmen-Placo" aŭ "Tjananmena Placo"), se ni decidos uzi plene Esperantigitan formon: La pordego tiam povos esti "Tjananmeno". Ĉe plena Esperantigo ne validas la reguloj Pinjinaj. Se ni uzos Pinjinon maleblas "j", sed eblas apostrofo. Se ni plene Esperantigos, eblas "j", sed maleblas envorta apostrofo.

Mi tute konsentas, ke prefere iu, kiu scias iom pli pri la Ĉina, kaj aparte pri Pinjino, komentu.

Bertilow 18:34, 16. Apr 2003 (UTC)


Karaj amikoj, Saluton!

Pinjin (aŭ Pinyin) estas nur indiko al la prononco de ĉina lingvo, sed ne skribmaniero de ĉina. Tial ni ne povas transskribi ĉinan lingvon rekte el Pinjin.

Laŭ mia opinio, la pli taŭga kaj ĝusta skribmaniero estas Tjan'anmen-Placo. Jen estas la kialoj:

1. "Tjan'anmen" (pinjin: Tian An Men) estas unu vorto, "Tian An Men" estas nur ĝiaj tri silaboj, tial ni ne povas disigi ĝin kiel "Tian An Men".

2. Mi uzas "j" anstataŭ "i" pro tio, ke "Tjan" estas en unu silabo en ĉina lingvo, se mi skribus ĝin kiel "Tian", ĝi estus en du silaboj laŭ prononcregulo de Esperanto.

3. Mi uzas la apostrofon por ke oni ne miskomprenu la vorton kiel Tia Nan Men.

Cetere mi opinias, ke ne taŭgas rekte uzi la tradukon de nomoj. Ĉar eble ekzistus multaj tradukoj por unu ĉina nomo. (Kaj la traduko Ĉiela Paco estas malĝusta, Paca-Ĉielo-Pordego estas pli ĝusta. MEN signifas pordon.)

Ekzistas difinita regulo transskribi ĉinajn nomojn en Esperanto, mi serĉos ĝin, kaj poste publikigos ĝin ĉi tie.

Mi ankoraŭ estas aktiva, mi ofte legas artikolojn ĉi tie. Kaj mi tre volas interkomunikiĝi kun vi ĉiuj!

ZHU Xin

Reiri al la paĝo "Placo Tian An Men".