Diskuto:Plataĵo de la Kruĉoj

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Dominik in topic Ebenaĵo de vazoj

Alinomi al Plataĵo de ĵaroj redakti

Ĉu amikoj konsentus uzi la jam ekzistantan neologismon ĵaro, kiun ni nun trovas en NPIV, pli ekzakta kaj fakte pli faka?--DidCORN la 10-a de februaro 2018, 19:00 (UTC)

Eble "Ebenaĵo de la ĵaroj "? --Dominik (diskuto) 19:30, 10 feb. 2018 (UTC)Reply
Saluton Dominik! Mi tute konsentas kun vi. Rigardante pli detale, mi vidas, ke tiu loko estas fakte ebenaĵo situanta meze de la "altplataĵo" de la Provinco Siangĥuang. Atendu ni iomete, se alia samiseano apogos, aū ne, nian proponon.--DidCORN la 10-a de februaro 2018, 21:00 (UTC)
Post pripenso, eble "la" ne estus necesas: "Ebenaĵo de ĵaroj ". --Dominik (diskuto) 07:18, 11 feb. 2018 (UTC)Reply

Ebenaĵo de vazoj redakti

Ankoraŭ mi Dominik. Jes la artikolo estas superflua. Se la temo ne konsideras "plataĵo-n" sed ebenaĵo-n, la temo ne konsideras ĵaro-n, pro tio ke ĵaro estas ujo el terakoto (Vd la difinon en vortaro.net [1]. Dum la temo konsideras ujojn el malsamaj ŝtonoj krom terakoto, mi proponas la terminon vazo, kiu estas pli ĝenerala, havas larĝan malfermaĵon kontraŭe al amforo sen tenilo kontraŭe al kruĉo. Per mia lasta(?) propono, ne plu bezonas uzi la neologisman ĵaro-n, ĉu bone?--DidCPRN la 11-a de februaro 2018, 16:10 (UTC)

"Vazo" ne ŝajnas al mi adekvata vorto. Mi preferis la 1-an proponon "ĵaro". Ni eble atendu aliajn reagojn. --Dominik (diskuto) 05:24, 12 feb. 2018 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Plataĵo de la Kruĉoj".