Diskuto:Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by Filozofo in topic Kvazaŭ-norma?

Demando pri PIV 2005: ĉu iu povas konfirmi, ĉu la SAT-listo de korektendoj enhavas absolute ĉiujn ŝanĝojn faritajn por la nova eldono? -jc

Ĝi certe ne havas ĉiujn ŝanĝojn; laŭ ĝia enkonduko: "La malgravaj korektoj (interpunkcio, spacetoj, negravaj mislokoj k.a.) ne estas menciitaj." Tamen, mi demandis al kompetentulo: "Ĉu http://satesperanto.free.fr/aktuale/NPIV-Korektendoj.pdf mencias ĉiujn gravajn ŝanĝojn inter PIV2002 kaj PIV2005?". Kaj venis la respondo: "Jes." Lingvano 08:02, 20. Mar 2005 (UTC)

Dankon! (t.e. mi ne aĉetos) - jc

Ĉu estus utile krei en Vikipedio liston de Komentoj pri PIV kun ordigita listo de korektoj, kritikoj, ktp? Eble tia listo estu en alia kategorio ol la artikoloj. Kompreneble jam ekzistas pluraj tiaj listoj dise en la reto, sed neniu vikia listo tia, laŭ mia scio. Lingvano 20:37, 20. Jun 2005 (UTC)

Eble ĉe Vikilibroj; tiu estus pli ĝusta hejmo por komentaro ol la Vikipedio. --Gabriel BEECHAM 22:32, 20. Jun 2005 (UTC)

Kiom bona estas PIV? redakti

Mi volas scii kiom utila ĝi fakte estas. Mi eble volos aĉeti ĝin. Ĉu oni povus skribi kio estas skribita sub paro da kapvortoj? Ekzemple 'al', 'bona', 'muskoloz/a' kaj '-em-'. Kaj mi ankaŭ volas scii ĉu ĝi kondukas nin al enskribaĵoj de kunmetitaj vortoj. Ekzemple, se oni volas legi pri 'rabgruo', ĉu oni povus vidi unter 'rabgruo': vidi 'gruo'? Se ne, kiel oni scius serĉi per 'gruo'? Iom ajn helpo estimindegus! Mi trovis bildon de paĝo de PIV, sed ĝi estis tro malklara por vidi kiom bonas la teksto.

Dankegon Imĵalo

Mia unua provo de traduko redakti

Saluton,

Mi lernis malgrande Esperanto, kaj provis traduki ĉi tiu artikulon al angla lingvo: en:Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Bonvolu korektu miajn erarojn - tie kaj tie. Dankon! :) --Amir E. Aharoni 07:21, 6. Jun 2006 (UTC)

Etimologio. redakti

Esperantaj vortoj ne havas etimologion. Ili ne nature evoluis, kreskis el iu alia vorto. Ili elektiĝis, ofte el serio de "etimoj". Tiel faris Zamenhof kaj tiel "oni" faras nun. Ili jes havas praetimologion, nome la etimologion de la "modelaj" nacilingvaj vortoj. (Petro Desmet) Petro Hata (diskuto) 14:58, 24 nov. 2018 (UTC)Reply

La vorto "seĝo", ekzemple, estas klarigita, en UV, pere de chaise, seat, Stuhl, стулъ. Akademiaj korektoj por f kaj a: siège, chair. Bastien citas: l: sedes, f: siège, it: seggiola, hisp kaj port: sede. Kaj Zamenhof konstruis ian plej grandan komunan formon. Neniu etimeco!

Petro Hata (diskuto) 09:26, 25 nov. 2018 (UTC)Reply

PIV 2005. redakti

La titolo de eldono 2005, feliĉe, ne plu enhavas la vorton "Nova". Petro Hata (diskuto) 17:34, 8 jan. 2019 (UTC)Reply

Feliĉe, ĉar kio poste: plej nova; postnova? Kiom longe io restas nova? Petro Hata (diskuto) 17:36, 8 jan. 2019 (UTC)Reply

Kvazaŭ-norma? redakti

En la enkonduka alineo de la artikolo aperas senfonta frazo:

PIV estas vaste rigardata kiel kvazaŭ-norma lingva referenc-verko de Esperanto.

Mi opinias, ke tiu ĉi frazo distordas tion, kiel PIV estas reale rigardata.

Ĝi estas certe tre ampleksa (kompare kun preskaŭ ĉiuj aliaj Esperantaj vortaroj), vaste uzata kaj vaste konata vortaro, sed apenaŭ iuspeca normo.

Tiuj, kiuj fidos tian priskribon kaj penos asimili tian normon, estos malbone preparitaj al renkontiĝo kun lingva realo.

Mi do emas mildigi tian misgvidan priskribon (speciale, aserton pri kvazaŭ-normeco de PIV), se neniu povas provizi la cititan aserton per ĝia aŭtoritata fonto.

Amike, -Filozofo (diskuto) 16:06, 9 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto".