Diskuto:Ploro

Latest comment: antaŭ 29 tagoj by Filozofo in topic Hippokrato

Hippokrato redakti

Kial oni uzis tion: Hippokrato? vi povas vidi tian ligilon komparante kun la lasta versio de tiu ĉi artikolo. Sj1mor (diskuto) 12:53, 17 apr. 2024 (UTC)Reply

En Esperanto nepronocataj duoblaj konsonantoj estas, ĝenerale, evitindaj. Tial oni normale skribas "Hipokrato".
Escepte oni ja pruntas vorton kune kun la duobla konsonanto, sed nur por eviti ĝenan homonimecon, kaj tiam oni nepre prononcu la duobligon tiel, kiel ĝi estas skribita: ekzemple, Zamenhof uzis la formon "regatto". Oni ankaŭ uzas la formon "vatto" (elektra mezurunuo) por eviti la formon "vato" homoniman kun alia, neniel rilata Fundamenta radiko. Amike, -Filozofo (diskuto) 15:52, 17 apr. 2024 (UTC)Reply
Jes ja, sed mia demando estas specife por Hippokrato, do kial la diferenco de la aldonita p? Sj1mor (diskuto) 20:10, 17 apr. 2024 (UTC)Reply
Iu eraris - eble senkonscie uzinte neesperantigitan gentalingvan literumon, eble naive paŭsante gentalingvan formon, ĉar linpensas, ke tio estas bona ideo.
Oni ne atribuu serioze pripensitan motivon al ĉiu ankoraŭ nekorektita evitindaĵo. Amike, -Filozofo (diskuto) 01:28, 18 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ploro".