Oni skribas, "Kiam neniu guto atingas la grundon, oni nomas la precipitaĵon virgo." Ĉu tio estas vera? Mi ne povas trovi iun ajn pri "virgo" kun tiu difino, inkluzivante la Meteologian Terminaron. -- Yekrats 20:38, 7. Nov 2005 (UTC)

Estas mi, kiu tradukis tion. La origina angla vorto estas Virga. Dume mi provas trovi la adekvatan vorton por tio en atingeblaj fontoj. Se mi ne sukcesos, fine de la semajno mi forigos tiun vorton. Alaŭdo 21:39, 7. Nov 2005 (UTC)
Eble "Virgao" estas konvena esperantigo, tamen mi ne eblis trovi tiun vorton ie en esperantujo. La vorto "virga" verŝajne ekzistas en la angla, portugala, germana, ĉeĥa kaj itala lingvoj.--Yekrats 15:16, 8. Nov 2005 (UTC)

Germane Geisterregen tio estas fantompluvo. Ankaŭ akceptebla estas ŝajnpluvo. Ne kreu apartan vorton por nocio, kiu en naciaj lingvoj konsistas el kunmetitaj vortoj. Narvalo 15:25, 8. Nov 2005 (UTC)

Ŝajne la nacilingva vorto virga estas la latina vorto, kiu en Esperanto estas vergo (branĉeto). Do, se vi volus imiti la nacilingvan esprimon, estus verga pluvo, ne virga. Lingvano 17:01, 8 novembro 2005 (UTC)

"Fantompluvo" klare esprimas la aferon laŭ mi. --trojo 18:46, 8 novembro 2005 (UTC)

kulturaj aspektoj redakti

"Abundaj pluvoj, precipe dum seka periodo, malmoligas la grundon tiel, ke ĝi ne plu sorbas akvon, kaj tio povas kaŭzi inundojn." Strangas trovi tiun frazon en paragrafo pri kulturo, (kiu ne estas agr-kulturo !) --Ssire 00:27, 30. Apr 2007 (UTC)

Virgaoj ? redakti

Ĉu Fantompluvo ne estus sinonimo de Virgao ?

--Jean-François Clet 12:57, 3. Nov 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Pluvo".