Diskuto:Prentabulo

En pluraj artikoloj pri muzikiloj (ekzemple pri kontrabaso, teorbo, liuto kaj baroka violono) anstataŭ "prentabulo" uziĝas la vortumo "fingrotabulo", kaj al mi tiu vorto pli plaĉas, ĉar per mallongigo de la muzikilaj kordoj sur tia tabulo per la fingroj oni ne vere "prenas" ion (fakte oni "premas" la kordojn, kvankam "premtabulo" ne pli facile kompreneblus ol "prentabulo"). "Fingrotabulo" kompare estas pli simpla vorto - ja temas pri interludado de tabulo, fingroj kaj kordoj.

ThomasPusch 07:31, 8. Jan 2009 (UTC)

Mi konsentas kun Thomas.

Umbert' 16:23, 2. Aŭg 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Prentabulo".