Diskuto:Prepozicio

Eliott diris, ke rolmontrilo = prepozicio en PMEG, sed ne tiel estas; rolmontrilo estas pli ĝenerala vorto por "la finaĵo N" (= akuzativa kazo), aŭ "rolvortetoj" (= adpozicio aŭ pli specife prepozicio).

http://www.esperanto.mv.ru/PMEG/gramatiko/rolmontriloj/

Mi pensas, ke mi sufiĉe klarigis en la artikolo. En la aliaj vortoklaso-artikoloj mi ĝustigis la komentojn pri "O-vorto", "A-vorto" ktp dirante, ke ili validas nur por Esperanto kaj ke, por aliaj lingvoj, "substantivo", "adjektivo" ĝenerale pli taŭgas, sed mi ne supozas, ke tia averto bezonatas ĉi tie.

--Jim Henry 20:59, 2. Aŭg 2004 (UTC)


malnova diskuto pri frua versio redakti

Hm... La artikolo Prepozicio esence enhavas nur ligojn al ĉiuj prepozicioj de Esperanto. Tiuj artikoloj tamen ne ekzistas, kaj mi pensas, ke ili ne ekzistu en enciklopedio. Por tiaj klarigoj oni iru al vortaro, ekz. la Reta Vortaro. Hm... ŝajnas, ke pluraj el la ĵus aldonitaj gramatikaj artikoloj estas tiaspecaj... Bertilo WENNERGREN

Bone, oni povas gvidiĝi pri la angla version de la enciklopedio, kie aperas bona difino de prepozicio kaj klarigoj kiuj ne estas en vortaroj, komplementante ilin.

Listo de prepozicioj, ĉu? redakti

Mi opinias, ke mankas listo de esperantaj prepozicioj --P.Fiŝo 08:14, 28. Jul 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Prepozicio".