Diskuto:Primara idealo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Moldur in topic Difino

Pri la termino redakti

La origina termino estas angle primary ideal, france idéal primaire, germane primäres Ideal. Nefaklingve, tiu vorto tradukiĝus "unuagrada" aŭ "unuaranga".

Faklingve, la termino "unuagrada" estas problema, ĉar grado (angle degree, france degré) signifas ion alian en algebra geometrio: nome, grado de divizoro (vd en:Divisor (algebraic geometry), fr:Variété algébrique) aŭ grado de projekcia algebra variaĵo (en:Degree of an algebraic variety). Tiuspeca idealo ne estas rilata al la gradoj en tiuj sencoj.

"Unuaranga" estas ankaŭ iom problema: la rango (angle rank) de idealo estas sinomimo de la alto de idealo (vd ekz [1]).

Fakte, ne ekzistas ia koncepto de "grado", laŭ kiu la "unuagraj idealoj" havus gradon 1.

Tial mi preferus primar/a, trovebla en NPIV, ekz. primar/a, kiu nur havas faklingvajn sencojn. Osteologia (diskuto) 14:17, 22 dec. 2019 (UTC)Reply

Difino redakti

En la difino, estas skribite:

  • Por ĉiuj eroj  , se  , do aŭ    pri iu  .

Ĉu estas tipografia eraro? La   en la formulo (aperas dufoje) eble estu   ? Do tiel:

  • Por ĉiuj eroj  , se  , do aŭ    pri iu  .

Sincere, Moldur (diskuto) 15:48, 22 dec. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Primara idealo".