Diskuto:Provo pri Wagner

Titolo

redakti

Saluton. La titolo "Priserĉo pri Wagner" estas parte malĝusta traduko de la germana "Versuch über Wagner". Laŭvorte tio estus "Provo pri Wagner". Tial mi proponas alinomigi la artikolon. Sed IPuloj kaj novuloj bonvolu ne provi tion, ĉar vi ne povas pro teknika kialo. --Tlustulimu (diskuto) 14:09, 24 Mar. 2012 (UTC)

Vi pravas, Tlustulimu. La ĉefa problemo estas tio, ke ĝis nun laŭ mia scio ne estas oficiala traduko (do, titolo) Esperanta de ĉi tiu verko, kaj mi imitis la anglan titolon "In search of Wagner", kiu ŝajnis al mi pli esprimiga. Sed jes, eble pli bonas lasi pli fidelan titolon al la originalo. Mi ja faras la ŝanĝon. Dankon. --Luis Elíver (diskuto) 19:16, 24 Mar. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Provo pri Wagner".