Diskuto:Radikoj kun vira signifo

laŭ mi tiu ĉi artikolo ne bone ekplikas la aferon. En la fundamento, preskaŭ ĉiuj homvortoj estis viraj, nur ke pro misuzado ili fariĝas sengenraj nuntempe. Eĉ laboristo, najbaro, amiko priparolis viron. Se oni volis priparoli miksitan grupon, oni devis uzi ge-. Ĉu tiu ĉi estas la listo de tiuj vortoj pri kio ne restas dubo? Mi suspektas ke la plejmulto de esperantistoj simple uzas la vortojn kiel ili havas tradukojn en sia lingvo. Angloj, ekzemple, eble uzos kuzo sengenre, pro tio ke al ili mankas genrita termino. Laŭ mi, pli bona ekspliko troviĝas en la artikolo iĉismo. Brinerustle 13:29, 19. Aŭg 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Radikoj kun vira signifo".