Diskuto:Radiofonio

2002-04-05 Ho ho... Radio Polonia estis la unua kialo mi faris paĝon pri radio! :) Dankon por la ligo. Nun, ni bezonas paĝon pri RP. Ĉu vi konas la historion pri RP? Mi faros ligojn por Radio Aŭstria, Radio Havano Kubo, ktp, ankaŭ.

En la artikoloj pri radioj mi uzis la oficialajn mallongigojn de nomoj: CRI por Ĉina Radio Internacia, RHC por Radio Havano Kubo ktp... tio ŝajnas pli respektanta la proprajn kutimojn en la oficialaj TTT-ejoj de tiuj radioj. Por CRI, ne tro gravas ke oni uzu ĈRI aŭ CRI, do oni ja povas uzi ĈRI --Zav'
Nu, mi pensis ke mi vidis ĈRI en la retpaĝo... eble mi malpravas. --Chuck SMITH

Ĉu iu povas aldoni informon pri (ofte pretervidata) amatora radio? Kiu fakte, pro mallongaj ondoj kiuj eblis internacian kontakton, estis bona medio por la uzo de Esperanto. Nun ni havas la interreton, do eble ne plu gravas. Sed ni ne forgesu pri tiu parto de radio. Firmaoj ne regas ĉion :) --Jacob SCHWARTZ


Nikolai estas angladevena piĝino = Nikolaj aŭ Nikolao

La artikolo ne estas korekta, ĉar ĝi priskribas nur parton de la signifo de la vorto "radio". Vidu Retan Vortaron:

  • radio

1. Ĉiu aparta rektlinia elsendaĵo el fonto de lumo, varmo, elektro aŭ ia ajn vibrado: sunaj, transviolaj radioj. kisi. 2. (ark.) [1] Radiuso: armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio (en cirklo kun trimejla radio) B; la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provinconB. 3. [2]duonrekto. 4. (f) Io, kio iras de iu centra punkto, discelante kiel branĉoj de ventumilo: radioj de rado; aleoj aranĝitaj radie ĉirkaŭ centra fontano; fontoj en formo de dikaj radioj de akvoZ; radio da varma sango elŝprucisZ. 5. (f) Ĝojbrila aspekto: super la vizaĝo de la patrino kuris radio da feliĉoZ; radio da espero; radiluma estonto. 6. Radiofonio, radiado 4: radistacio, radiostacio.

Ĉu tiu artikolo do prefere estu movigata al "radiofonio", ĉar pri tio ĝi temas - ne pri "radio" ĝenerale.

Gunnar Gällmo 14:24, 20. Mar 2005 (UTC)


Pri radio-amatoroj Estas aktivaj Esperanto-radio-amatoroj. Mi pli poste enmetos informojn, esperante havi tempon baldau. Intertempe vidu en Google sub ILERA

  Hans, DJ4PG   Hans 11:43, 3. Apr 2006 (UTC)

La supra dato devus esti 30. Mar, sed mi nur ekde hodiau scias, kiel meti mian nomon kaj la daton. Intertempe la artikolo estas almenaŭ komencita. Post kiam mi scios, kiel aranĝi rilatojn al aliaj paĝoj, mi aldonos kelkajn. --Hans 11:47, 3. Apr 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Radiofonio".