Diskuto:Razkapulo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Kani

Skinhead ja estas iom internacia termino, sed tute ne absoluta internacia termino, kaj tute ne netradukebla termino. Akcepti ĝin estas akcepti anglismon (kaj malfacilon por prononcado, derivado ktp.), por kio Esperanto povus havi multajn eblojn, inklude adapton skinhedulo. Razkapulo estas tute komprenebla, eĉ se povas esti alitipaj kalvuloj. La diversaj ebloj kaj la diskuto povas iĝi ĉapitreto en la artikolo, same kiel por aliaj terminoj kaj ne necesas ŝanĝi la titolon.--kani (diskuto) 13:06, 30 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton Kani, se vi volus laŭvorte traduki la vorton Skinhead en Esperanton, vi devus traduki Haŭtokapo. Mi ne rimarkis, ke aliaj lingvoj tradukus tiel tiun ĉi anglan vortkunigon, eĉ se ili povus. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:09, 30 maj. 2020 (UTC)Reply
Tamen ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj tradukis (rigardu bone), kvankam certe majoritato retenis la anglismon. Ankaŭ la angla termino por haŭtkapulo povus referenci al iu ajn kiu ne havas hararon, nome estas kalva, pro iu ajn tialo; kaj ne pro tio ili ŝanĝas tiun terminon. Razkapulo ne estis mia inventaĵo.--kani (diskuto) 19:11, 4 nov. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Razkapulo".