Diskuto:Reinhard Haupenthal

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Mi malkonsentas pri krie postulema ŝablono

Iu enmetis, ke Haupenthal estus eksinstruisto pri la franca lingvo. Laŭ mi mito - mi certe scias, ke li instruis en gimnazio en Saarbrücken la germanan kaj religion; mi tie havis kontakton kun li, ĉefe inter 1977 kaj 1979.

La eldonejo "Artur E. Iltis" ekzistas de longa tempo, minimume de 1968.

Lu Wunsch-Rolshoven, 24a de septembro 2006

Mankas fontoj redakti

Pri la informoj entenataj en ĉi-tiu artikolo mankas la fontinformoj. Konsiderante, ke s-ro Haupenthal sendis al mi kaj al Ulrich Matthias leteron, per kiu li plendis pri la artikolo, mi konsideras grava, ke tiu-ĉi artikolo estu serioze kontrolita kaj ke estu indikita, de kie venas la informoj en ĝi. DidiWeidmann 13:45, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Domaĝas ke mankas fontoj pri la informoj de la artikolo, kaj diskuteblas pro tio redukti la biografiajn informojn al minimumo. Sed ke iu anonimulo la 6-an de septembro senkomente reduktis la artikolon de - laŭ mia retumilo - 42 al nur 3 (preskaŭ neniondiraj) tekstaj linioj, kiuj ekzakte plenumas la minimumajn kriteriojn laŭ kiuj artikola ĝermo rajtas ne esti forigita (do "la plej-minimumon"), estas pli ol domaĝe (nome: ĉagrenige). Forviŝiĝis ĉiuj menciitaj retaj ligiloj (ĝuste ili estas la sole jam menciitaj fontoj), forpreniĝis listo de elektataj verkaĵoj (ĉiuj verkaĵoj facile kontroleblas per la tri menciitaj ligiloj de prilibraj datumaroj (KPEM, EBEA, UEA-libroservo - aŭ ĉi-tie), kiuj certe estas publika kaj ne privata informo, kaj ankaŭ forpreniĝis la vikipediaj ordigoj kiel intervikiaj ligiloj kaj ĉiuj kategorioj (la intervikiaj ligiloj poste estis realdonataj, kaj nur unu el la antaŭe ok, trafaj, kategorioj). Tiom drasta forviŝo estas jam informa vandalismo.
Ŝajne Reinhard Haupenthal ne nur de Didi Weidmann kaj Ulrich Matthias, sed ankaŭ en la germanlingva vikipedio de la e-isto Albrecht Kronenberger postulis forigon de la artikolo, kaj la lasta proponis rapidan nuligon de la germanlingva paĝo - en vikipedia branĉo kie tiaj nuligoj de artikoloj oftas, kaj la vikipediaj reguloj estas interpretataj tre strikte[1]: Sed la propono pri nuligo de la paĝo estis klare malakceptata. Mi ne estas ŝatanto aŭ malŝatanto de s-ro Haupenthal, sed liaj agoj videblas en la literaturo en kaj pri Esperanto, kaj en la esperantlingva vikipedio informoj pri li eĉ pli gravas ol en la germanlingva. Mi proponus minimume reverki la tekston laŭ traduko de la defendita germanlingva artikolo (kio daŭre estus domaĝe, ĉar la esperantlingvaj vikipediaj informoj antaŭe estis multe pli detalaj ol la germanaj), sed preferas proponon restarigi la artikolon laŭ stato de antaŭ la 6-a de septembro, kaj tiam singarde redukti nur la biografian parton. Eĉ pli bone estus se iu vikipedia aŭtoro havus verkon kiel ekzemple libron "Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal = festlibro por la 50a naskiĝtago de Reinhard Haupenthal je 1995-02-17 / antaŭparolo de Henri Vatré. Saarbrücken: Ed. Iltis 1998" (kun ampleksa biografio, publikigita en la eldonejo de R. Haupenthal mem) kaj referencus al ĝi [mi tamen ne havas, kaj ne aĉetos ĝin nur pro al mi nekomprenebla indigniĝo de la diskutato].
Aidas 23:08, 13 Dec. 2011 (UTC)

Notoj redakti

  1. Citaĵo el la artikolo Germanlingva Vikipedio: "Esploro de brita sciencistaro en 2006 montris, ke en la germanlingva vikipedio signife pli da verkita teksto estas forĵetata ol ekzemple en la nederland-, franc- aŭ japanlingva eldonoj." Fonto: Ulrike Pfeil, Zafiris Panajiotis Zafiris kaj Ang Ĉi Siang: „Cultural differences in collaborative authoring of Wikipedia“ (kulturaj diferencoj en komuna aŭtorado de Vikipedio), en Journal of Computer-Mediated Communication (ĵurnalo de komputilo-perata komunikado) 12, 2006, Artikolo 5.

Mi malkonsentas pri krie postulema ŝablono redakti

Mi malkonsentas ke oni ĉi tie enmetis pri la listo de liaj verkoj la tre kritikan ŝablonon

La listo neniel estas "malbone ordigita", sed tute diligente kronologie ordigita. Kaj ke ĝi estus malkompleta, ne malkutimus pri iu ajn verkisto, ĉar multaj verkistoj en sia vivo publikigis pli ol listiĝas en ilia esperanta artikolo. Mi opinius groteske, se iu metus tian postuleman ŝablonon al la artikoloj pri GoetheSchiller (verkistoj kiujn multaj germanoj eĉ pli bone konas ol ili konas la instruiston Haupenthal), kaj krius "mi klare vidas ke tie ankoraŭ mankas iu verko! Mi ne diros kiu, sed postulas ke iu el la ses administrantoj tuj sidiĝu kaj trovu ĉiujn mankantajn verkojn!" Tio estas perforto, kaj simptomo de la vikipedia miskompreno "mi postulas ke la aliaj devas fari!" Mi proponas simple nomi la ĉapitron "Verkaĵoj (elektitaj)", tiam neniu povas plendi ke ne estas ĉiuj verkaĵoj, kaj ĉiu mem povas elekti aldoni ankoraŭ ion al la listo, sed ne devas fari tion. Kaj mi dirus ke tiom multaj "grasaj" literoj pri longaj librotitoloj ankaŭ estas tro. "Grasaj literoj" estas tiom kriaj kiom tutajn frazojn skribi per NUR MAJUSKLOJ, aŭ en frazo meti krisignon post ĉiu vorteto. Mi tial formetos la "grasajn literojn". Ŝanĝi ilin al kursivaj, klinitaj literoj ankaŭ estus iritige, ĉar kursivaj vortoj en la esperanta vikipedio kutime signas fremdajn vortojn, ne esperantlingvajn, do nur titolojn germanajn aŭ latinajn el la listo bonos kursivigi. Eble mi miskomprenas la intencon de la postula ŝablono - eble ĝi celis esti tute afabla alvoko "Hej, kolegoj, mi alvokas ke ni komune ampleksigu la liston". Sed tiel afable la vortoj ne aspektas. La kritika ŝablono ĉiukaze ĉi tie estis ekde almenaŭ 2016 kaj evidente neniun impresis. Do mi forprenas la postulan ŝablonon, nomas la ĉapitron "Verkaĵoj (elektitaj)" kaj formetas la multajn "grasajn" literojn. Ankaŭ mi ne estas ŝatanto aŭ malŝatanto de s-ro Haupenthal, kaj mi eĉ indiferentas ĉu la teksto pri kies drasta redukto fare de anonimulo tiom ĉagreniĝis Aidas en 2011, restas tiom cenzurita fare de anonimulo. Tamen tio ne signifas ke mi plendus se oni restarigus ĝin al la pli longa versio de la stato de antaŭ la 6-a de septembro 2011, kiel antaŭ 12 jaroj proponis Aidas, kaj kredas lian juĝon ke "tiom drasta forviŝo estas jam informa vandalismo". Ĉiukaze la kolerema kaj facile indignita diskutato ne plu povos signife plendi, kaj ni povas juĝi nun laŭ niaj juĝoj, ne plu devas senti devi obei la cenzuron de sinjoro Haupenthal... ThomasPusch (diskuto) 01:50, 18 feb. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Reinhard Haupenthal".