Diskuto:Revon Havas Mi
Renomi al "Revon havas mi"
redaktiLaŭ la traduko de PEJNO Simono, mi proponos renomi ĝin.--Denizo 16:50, 30. Okt 2006 (UTC)
Redirektilo sufiĉas... "Mi Havas Revon" havas la saman vortordon de la angla titolo, kaj tiu estas la plej ofta ordo en Esperanto, ĉu ne? Cetere, kial li/ŝi tradukis tiel? Raoni Sousa 17:01, 30. Okt 2006 (UTC)
La teksto de la verko devas esti en la Vikifontaro, ne en Vikipedio. --Petrus Adamus 21:33, 9 Feb. 2012 (UTC)
- Bedaŭrinde neniu konas la Vikifontaro, kiu fakte eĉ pli mizeras al la Vikipedio. -- PEJNO Simono Diskuto 07:32, 24 Apr. 2012 (UTC)
La titolo Revon havas mi
redaktiMi tradukis kun bonaj motivoj "I have a dream" al "Revon havas mi" kaj NE al "Mi havas revon". Kaj estas impertinentaĵo forigi la nomon de la tradukinto. -- PEJNO Simono Diskuto 07:33, 24 Apr. 2012 (UTC)
- Ĉi tie vi estas en Vikipedio, ne en ia via blogo. Ĉi tie oni ne indikas la nomojn de tradukintoj. Via nomo estas notita en la historio de redaktoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:15, 24 Apr. 2012 (UTC)
lingvaj rimarkoj
redaktiSaluton Pejno Simono! Mi gratulas vin pro via traduko Revon havas mi. Jen du lingvaj rimarkoj:
- Vi uzas la esprimon "kirlventoj" (kiun mi ŝanĝis al "kirloventoj" por pli facila elparolo), sed ĉu ne devus esti "ventokirloj"?
- Vi plurfoje uzas la esprimon "kunaj", sed ĉu ne povus esti "kune"? (mi ne legis la originalon)
--Dominik (diskuto) 09:04, 24 Apr. 2012 (UTC)
- Ĉi-okaze mi preferis predikativan "kunaj". Fakte, se vi ŝanĝas "kirlventoj" al "kirloventoj" ĝi ne plu estas mia traduko, ĉu ne? Tie ĉi mi citas tradukon jam delonge publikigitan. Tute ne temas pri porokaza traduko speciale por Vikipedio. Ĝi jam delonge ekzistas. -- PEJNO Simono Diskuto 12:42, 24 Apr. 2012 (UTC)
- Cetere, la lingvaĵo kaj traduko estis jam diskutata en s.c.e. La notojn provizis diskutanto. -- PEJNO Simono Diskuto 12:50, 24 Apr. 2012 (UTC)
I Have a Dream
redaktiAŭ la titolo estu I Have a Dream laŭ aliaj vikipedioj aŭ ĝi estu tradukita Mi havas revon. Se la titolo emociigas la tradukinton, mi ne scias, sed ĝi estu artikolo kiel la ceteraj, ne kiel scenario al iu filmo. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:18, 24 Apr. 2012 (UTC)
- Ne, tute ne estas tiel. Vidu la diskuton en la ĉefa diskutejo. -- PEJNO Simono Diskuto 12:38, 24 Apr. 2012 (UTC)
- Saluton, Petr. Ĉu ekzistas vikipedia regulo, kiu diras, ke artikola titolo devas esti laŭvorta traduko de la averaĝa alilingva titolo? Mi pensas, ke ne. --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 24 Apr. 2012 (UTC)