Diskuto:Richard Geoghegan

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by ThomasPusch

Oni en la teksto legas la aserton ke li estis "irlanddevena anglo", kaj vidas ke li enordiĝis en la kategorion "irlandaj esperantistoj", sed pri lia vivo la teksto nur sciigas ke li naskiĝis en Anglio, studis en Oksfordo kaj laboris en Londono, ĝis en 1891 li elmigris al Usono - nenio ajn pri Irlando. En la angla teksto estas la samaj indikoj pri Anglio, sed tie mankas la insisto ke li estus "irlanda esperantisto". Ŝajnas evidenta ke li mem ne vivis en Irlando, do iuj el la gepatroj aŭ prapatroj devus havi irlandan fonon - sed tion ne simple eblas postuli per blinda aserto ke li estis "irlanddevena anglo", sed tion almenaŭ necesus klarigi per frazeto, kompreneble plej bone kun referenco, sed eĉ sen referenco la indiko akcepteblas, se ĝi nur klarigas kiurilate li havas ajnan ligon al Irlando. Laŭ la nuna stato de la teksto, la adjektivo "irlanddevena" kaj la kategorio "irlandaj esperantistoj" ne pravigeblas. ThomasPusch (diskuto) 17:55, 3 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi trovis la tute detalan artikolon

en kiu David Richardson konfirmas ke li estis "la plej aĝa filo de angla patrino kaj irlanda patro, sed estis ĉiam lia irlanda heredaĵo kiun li aparte aprezis" (the eldest son of an English mother and Irish father, but it was always his Irish heritage that he particularly treasured). Tio tute sufiĉas por reenmeti la adjektivon "irlanddevena", sed nur ke la patro aŭ eble avo aŭ praavo iam naskiĝis en Irlando, sed li mem ne mem konfirmite havis vivoperiodon en Irlando, laŭ mi daŭre ne sufiĉas por pravigi la kategorion "irlandaj esperantistoj". Mi tamen aldonas la notojn de D. Richardson al la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 20:01, 3 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi faris novajn artikolojn pri James Wickersham kaj la alaska urbo Valdez, kaj ĝustigis multajn pliajn misajn ligilojn. Simple bedaŭrindas se ruĝa ligilo de la teksto pseŭdoinformas ke artikolo "universitato de Washington" en Esperanto ne ekzistas, dum ĝi jes ekzistas: en pli ĝusta titolo universitato de Vaŝingtonio (ĉi tie ne temas pri la ankaŭ ekzistanta artikolo universitato de Vaŝingtono, kaj la esperanta titolo fakte pli precizas ol la neprofesie kungluita nomigo el parto esperanta kaj parto angla). Se vi ne scias, kiel nomiĝas artikolo en Esperanto, tiam iru al alilingva artikolo pri la temo, en la maldekstra listo de lingvoj klaku la nomon "Esperanto", kaj vi tuj alvenas al la ĝusta paĝo. Tute simplas! ThomasPusch (diskuto) 18:27, 3 jan. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Richard Geoghegan".