Diskuto:Ried im Innkreis

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Estas ankoraŭ amaso da ruĝaj ligiloj en la teksto! Kiu verkos tiujn multajn biografiojn de lokaj urbanoj? Kaj, aparte en la ĉapitro pri "politiko" estas multaj detalaj informoj: Ĉu estas iu kiu sentas respondecon aktualigi tiujn informojn ĉiujn 6 jarojn?? Se ne, kompreneble estas granda risko ke ili iĝos mizere malaktualaj... Ne ĉiu nomo menciata en la teksto nepre devas esti ruĝa ligilo, sed ruĝa ligilo iĝu blua ene de ni diru 2 jaroj. Restu realismaj kaj ne amasigu multoble pli da manĝaĵoj sur vian teleron ol vi iam povos manĝi! Mi nun faros ĝermajn artikolojn pri ĉiuj komunumoj de la distrikto, por ke neniu diru ke mi nur kritikas, sed tio nepre sufiĉu kiel kontribuo, ĉar ankoraŭ estas multegaj aliaj distriktoj sen ajnaj tekstoj pri urboj kaj neurbaj komunumoj en kaj ekster Aŭstrio, en kaj ekster Eŭropo. Ne faru pli da ruĝaj ligiloj ol ke vi mem povos fari artikolojn ene de la sekva jaro aŭ du: neniam pensu ke "la aliaj" devos fari la artikolojn kies ruĝajn ligilojn mi nun metas! ThomasPusch (diskuto) 21:15, 12 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ried im Innkreis".