Diskuto:Rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by ThomasPusch in topic Ĝustigoj
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Relações entre Brasil e Suriname » el la portugallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Ĝustigoj redakti

Mi tute aprezas la artikolon pri tiom specifa diplomatia temo, kaj ankaŭ aprezas ke ĝi montras la kreon de la same ampleksa samtema portugala artikolo per la sama esperantisto: videble ne temas pri simpla traduko el alia vikipedia teksto, sed pri bona vikipedia artikolado portugala-esperanta. Mi nur petus ke investiĝus ankoraŭ iom pli de tiu redakta vervo ankaŭ al la "flankaj temoj" de tiu ĉi teksto - do la ĝis nun ruĝaj ligiloj, por ke ĝi estu plene informriĉa kaj elstara. Unu ruĝan ligilon mi mem ĵus rapide povis bluigi: mi nur metis alidirektigon de "norda Brazilo" al la artikolo Norda regiono de Brazilo (tia alidirektigo de "nordorienta Brazilo" al "Nordorienta regiono de Brazilo" jam antaŭe estis, pri la nordo ĝi simple ankoraŭ mankis). Sed pri la Traktato de Amazonia Kunlaboro kaj pri tri pliaj ruĝaj ligiloj ankoraŭ ne verkiĝis tekstoj, kaj ili verkindus. Kvar "flanke" verkindaj tekstoj estas superrigardebla kvanto - ne tro granda kvanto. Flanke kontrolindas ankoraŭ iuj akuzativoj kaj iuj forgesoj esperantigi portugalan teksteton, ie nur ŝanĝi vorteton "em" al "en", sed ekzemple la tutan fotopriskribon "O ministro brasileiro das Relações Exteriores, Celso Amorim, ao lado da ministra surinamesa dos Assuntos Estrangeiros, Maria Levens, em 2004" ankoraŭ necesas komprenigi al neportugallingvanoj... Aĥ: Kaj la referencajn notojn bonus ankoraŭ pli traduki al Esperanto, ekzemple la datojn. Ĉiukaze: tute bona laboro! ThomasPusch (diskuto) 05:22, 13 maj. 2016 (UTC)Reply

Dankegon pro la analizo kaj la agnosko de mia esplorlaboro :) Mi tuj laboros bluigonte tiujn ligilojn. ~nmaia d 22:44, 13 maj. 2016 (UTC)Reply
La artikolo elektiĝis elstara la 21-an de majo 2016, kaj elektiĝis artikolo de la semajno ekde la 13-a de junio. ThomasPusch (diskuto) 07:45, 12 apr. 2018 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo".