Diskuto:Romaj ciferoj

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Tlustulimu

Romiaj numeraloj laŭ mi estas decem, quinquem,... PIV citas "romanaj ciferoj". -- :)

"Romiaj ciferoj" estas klare erara. En PIV estas "Romaj" aŭ "Romanaj". --Surfo 09:45, 27 Apr. 2015 (UTC)
nomŝanĝo bedaŭrinde ne eblas sen helpo de administranto --Surfo 09:58, 27 Apr. 2015 (UTC)
@Surfo: Ankaŭ laŭ Nova PIV, el 2002, sur la paĝo 986, sub la kapvorto "Romo", estas "Romaj ciferoj". Sed en la vortarego de Krause "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", sub la kapvorto "römisch" aperas "romia cifero" kiel traduko por "römische Ziffer". Tria traduko aperas en la libro "Matematika vortaro esperanta ĉeĥa germana", de Jan Werner, sur la paĝo 20, nome "romana cifero". Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 27 Apr. 2015 (UTC)
(+) En la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", el 1993, aperas sur la paĝo 111 la termino "romanaj ciferoj" kiel traduko de la angla "Roman numerals" kaj de la germana "römische Ziffern". --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 27 Apr. 2015 (UTC)

"Romio" estas pure Esperanta elpensaĵo por tio, kion normalaj lingvoj nomas la Roma regno (laŭ kunteksto povas esti ankaŭ imperio, reĝlandorespubliko) aŭ simple (la antikva) Romo. Oni ne klopodu senbezone vastigi la uzokampon de tia vorto. La nomo de la ciferoj neniel devas rilati al la imperio, sed simple al Romo, al la Roma kulturo, kiu longe regis en Eŭropo. Se oni volas uzi derivaĵon, maksimume estu Romanaj ciferoj (kun majuskla R, kiun eksplicite rekomendas ankaŭ PIV), do ciferoj de la Romanoj. Romaj ciferoj estas la plej simpla kaj tute ne miskomprenebla nomo. Krause estas apenaŭ imitinda. Bonan ekzemplon donas ankaŭ la tre kompetenta kaj fidinda Matematika vortaro de Marc Bavant, kiu nomas la ciferojn nur Romaj. Ĉu iu bonvolas iel atentigi administrantojn pri la neeblo ŝanĝi la titolon de la artikolo? --Surfo 13:56, 27 Apr. 2015 (UTC)

@Surfo: Atentigo de administranto nur iomete necesas, ĉar jam unu el ili ĉi tie kundiskutas, nome mi. :-)
Tamen mi proponas, ke ni iomete atendu opiniojn de pliaj uzantoj. Se tiuj ne aperos dum la sekvaj tagoj, mi povos alinomi la artikolon. Ĉu prefere al "romaj ciferoj"? Krome mi ŝatus meti alidirektilon kun la titolo "romanaj ciferoj". La vikipedia softvaro ja ĉion aŭtomate majuskligus je la komenco. --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 27 Apr. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Bonvolu plenumi vian promeson kaj renomi la artikolo al "Romaj ciferoj". Ni jam atendis pli ol unu jaron, kaj plu restas la strangaĵo kun "Romiaj". --Surfo 08:17, 26 maj. 2016 (UTC)Reply
✔ Farite Mi ĵus ŝanĝis la titolon, ĉar ne aperis kontraŭaj opinioj ĉi tie. Ĉu la alidirektilo Romiaj ciferoj estu forigata? Sed certe estus pli bone, se ies roboto superfluus ĝin. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 26 maj. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Romaj ciferoj".