Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke la titolo ne prononceblas por neslavaj legantoj. Tial mi proponas, ke ni ŝanĝu ĝin al Rosoŝo. Kore --Tlustulimu 12:25, 1. Dec 2009 (UTC)

Mi konsentas.--RG72 12:29, 1. Dec 2009 (UTC)
Ĉu ankaŭ Finnlandon ni ŝanĝu, ĉar por mi, slavo, la titolo ne prononceblas? Rusa titolo Rossoŝ ĥavas sian ĥistorion kia klarigas uzon de duobla s. Pli grave estas klarigi, kial titolon de la urbo necesas fingi per -o? P.Fiŝo 15:42, 22. Dec 2009 (UTC)
>Ĉu ankaŭ Finnlandon ni ŝanĝu, ĉar por mi, slavo, la titolo ne prononceblas?

Ĝenerale, duoblaj literoj laŭ la Fundamento ne eblas. Sed en tiu ĉi vorto la duobla n por ke ne estu miksaĵo de radikoj fin- (fino, finiĝi) kaj finn-. La prononco de tiuj radikoj estas sama, tamen oni skribas ilin diverse por ke ne miksi.

>Rusa titolo Rossoŝ havas sian historion kia klarigas uzon de duobla s.

Ĝi nur klarigas uzon de duobla s en la rusa. En Esperanto por tiu nomo tio ne eblas.

>Pli grave estas klarigi, kial titolon de la urbo necesas finigi per -o?

Ĉar tio estas fundamenta regulo. Se uzado de -o "difektiĝas" la prononcon de propra nomo oni ne uzas ĝin (ekz. provu aldoni -o al Kim Ir Sen). Ankoraŭ unu regulo (mi ne scias ĉu estas oficia, tamen estas uzata): Se la nomo estas skribita originalmaniere oni ne aldonas iun -o al ĝi (ekz. Kaczyński; Wałęsa; Gašparovič; György). Tial, laŭ mi la nomo Rosoŝo en Esperanto tute ĝustas.--V. (vortoj kaj aferoj) 13:40, 15. Maj 2010 (UTC)

Oj-oj-щоб tamen kion signifas la abrakadabro - Kaczyński; Wałęsa; Gašparovič; György. Mi ĵus serĉis la literojn en E-alfabeto kaj ne trovis ilin. P.Fiŝo § @ 04:35, 18. Maj 2010 (UTC)
Estas nur ekzemploj de propraj nomoj skribitaj same kiel originale. Mi nur volis montri ke se oni skribas la nomon same kiel originale oni ne aldonas -o . Sed tie ĉi:
  1. la nomo esperantigeblas
  2. ne eblas skribi la nomon en la origina lingvo

Tiam laŭ mi oni esperantigu la nomon. --V. (vortoj kaj aferoj) 02:02, 19. Maj 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Rosoŝo".